7369 Gavrilin

asteroido

7369 Gavrilin estas malgranda, treege hela kaj malrapide rotacianta duopa marsrenkonta asteroido.

7369 Gavrilin
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7369 Gavrilin
Aliaj nomoj 1975 AN; 1975 AX ;
1985 YU; 1986 AG
Nomita laŭ Valery Gavrilin vd
Malkovro
Malkovrinto Tamara Smirnova
Dato de malkovro 13-a de januaro 1975
Loko de malkovro Nauĉno (Krimeo)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Marsrenkonta asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
354,541 Gm (2,370 AU)
2,602 Gm (1,613 AU)
467,766 Gm (3,127 AU)
Discentreco 0,3194
Meza anomaliangulo 356,847°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 21,807°
Periodo 1332,633 tagoj (3,649 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,34 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
278,229°
Argum. de periapsido 113,108°
Terdistanco
- Minimuma

110,053 Gm (0,7357 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 5,49 ± 1,41 km
Ĉefa korpo : 5,23 ± 1,34 km
Rotacia periodo 2,047 tagoj (49,12 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,320 ± 0,131
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,35
Videbla magnitudo 16,52 vd
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 13-an de januaro 1975 de la rusa astronomino Tamara Miĥajlovna Smirnova elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno en Ukrainio (en tiama Sovetunio, de 2014 en Respubliko Krimeo, de facto en Rusio).

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en memoro de la rusa sovetunia komponisto Valerij Aleksandroviĉ Gavrilin (cirile: Валерий Александрович Гаврилин, 19391999).

Orbito redakti

Ĝi estas proksima de la orbita resonanco 1:2 kun Marso.

Ĝia discentra orbito ekstere, malproksime tanĝas tiun de Marso sed ĝia orbita klineco tenas ĝin malproksima de tiu ĉi planedo : ĝia marsa MOID estas 0,25387 astronomia unuo, tie estas 37,978 milionoj da km.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita fare de D. Higgins, P. Pravec, P. Kušnirák, K. Hornoch, J. Vilagi, D. Pray, Š. Gajdoš, L. Kornoš, M. Husarik, M. Pikler, kaj G. Cervak per observoj de ĝia luma kurbo inter la 28-a de decembro 2007 kaj la 15-a de februaro 2008; ĝi estis anoncita en oktobro 2008.

Ĝi havas diametron de almenaŭ 1,67 km (32% de tiu de la centra korpo). Ĝi orbitas je distanco de ĉ. 19 km kun orbita periodo de 2,047 ± 0,0008 tagoj (49,12 horoj); ĝia rotacia periodo ankaŭ estas 49,12 h : ambaŭ korpoj estas en ligita rotacio.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7368 Haldancohn7369 Gavrilin7370 Krasnogolovets