90328 Haryou

asteroido

90328 Haryou estas tre malgranda sed neordinare hela asteroido de la ĉefa asteroida zono malkovrita la 28-an de marto 2003 en la kadro de la astronomia kampanjo Catalina Sky Survey, plenumita elde la Stacio Catalina de la Observatorio Steward kaj elde la Observatorio de Monto Lemmon, proksime de Tucson (Arizono, Usono).

90328 Haryou
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 90328 Haryou
Aliaj nomoj 2003 FQ85
Malkovro
Malkovrinto Catalina Sky Survey
Dato de malkovro 28-a de marto 2003
Loko de malkovro Tucson (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
349,017 Gm (2,333 AU)
305,930 Gm (2,045 AU)
392,105 Gm (2,621 AU)
Discentreco 0,1235
Meza anomaliangulo 205,303°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 6,434°
Periodo 1301,610 tagoj (3,563 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
343,141°
Argum. de periapsido 310,922°
Terdistanco
- Minimuma

154,989 Gm (1,0360 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 2,063 ± 0,197 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,415 ± 0,183
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 15,4
vdr

Nomo redakti

Ĝi ŝuldas sian nomon al la organizo HARYOU (Harlem Youth Opportunities Unlimited),[1] fondita dum la Afrikusona Civilrajta Movado far'de la socia sciencisto Kenneth Clark. Bazita en Harlemo kaj direktita de la komunum-estro Cyril Tyson,[2] HARYOU studis la kialojn de la malriĉeco en la urbo kaj kiel solvi tion ; rezultigante signifan raporton de 1964.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (90001 – 91000)Poste:
(90316) 2003 FZ3890328 Haryou(90318) 2003 FO49