Aŭtora Gildo de Usono

La Aŭtora Gildo - angle The Authors Guild - estas senprofitocela usona organizaĵo de kaj por aŭtoroj, kies centra oficejo situas en Novjorko. Ĝi havas ĉirkaŭ ok mil membrojn, inter ili libroverkistoj, literaturaj agentoj kaj advokatoj, kiuj aktivas ĉefe pri temoj de libroeldonado. La nuna prezidanto (ekde aprilo 2010) estas Scott Turow kaj la aktuala vicprezidanto Judy Blume. La organizaĵo subtenas siajn membrojn per senkostaj juraj kaj komercaj konsiloj pri libro kontraktoj je publikigoj de libroj aŭ de artikoloj en periodaĵoj, pri kontraktoj kun literaturaj agentejoj, kopirajtaj demandoj kaj aliaj aferoj kiuj koncernas eldonadon. La asocio ekde la jaro 2005 troviĝis en juraj konfliktoj kun la kompanioj Google kaj Amazon Kindle.

Aŭtora Gildo de Usono
verkista organizaĵo
Komenco 1912
Lando(j) Usono vd
Sidejo Nov-Jorko, Usono
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La organizaĵo havis siajn radikojn en 1912, kiam la Aŭtora Ligo de Ameriko (ALA) estis formita de ĉirkaŭ 350 libraj kaj gazetaj verkistoj, teatraj, radiofoniaj kaj filmaj scenaristoj. En 1921, tiu asocio disiĝis en du branĉojn: la asocio Dramatists Guild of America ("Dramverkista Gildo de Ameriko") por verkistoj de radiofoniaj kaj teatraj dramoj kaj la asocio Authors Guild por verkistoj de romanoj, noveloj kaj fikciaj libroj, por revuaj/gazetaj aŭtoroj kaj por akademianoj, biografoj kaj historiistoj publikigantaj siajn verkojn.

Juraj konfliktoj redakti

La 20-an de septembro 2005, la aŭtora gildo, kune kun la unuopaj verkistoj Herbert Mitgang, Betty Miles kaj Daniel Hoffman, jure ekprocesis kontraŭ la reta kompanio Google pro ties libroserĉa projekto. Laŭ la verkistoj, la retejo malobservis la kopirajton de ankoraŭ kopirajte protektitaj libroj.

La 28-an de oktobro 2008 la aŭtora gildo, la Asocio de Amerikaj Eldonejoj kaj Google anoncis ke ili interkonsentis pri jura kompromiso: la reta kompanio konsentis pri pago de 125 milionoj da usonaj dolaroj, el kiuj 45 milionoj estu pagataj al la posedantoj de la rajtoj de la libroj kiuj ekrane montriĝis sen permeso. Aparta interkonsento reguligis samcelajn pagojn de la reta kompanio ekde tiu dato. Tamen neniu jura partio ŝanĝis sian sintenon ĉu ekrane montrataj libroj estus konsidereblaj justa uzo aŭ kopirajta malobservo.

La gildo dungas proksimume dek kvin plentempajn dungitojn, kolektis 1,6 milionojn da usonaj dolaroj je enspezoj en 2006 kaj 2007, kaj en tiuj jaroj pagis elspezojn de 1,8 milionoj respektive 1,5 milionoj da usonaj dolaroj. En 2009 la organizaĵo laŭ Paŭlo Aiken, plenuma direktoro de la gildo, ricevis aldonajn 30 milionojn da usonaj dolaroj pro la interkonsento kun la firmao Google. [1]

Paralele okazis aliaj juraj konfliktoj de la aŭtora gildo, ekzemple kontraŭ nova ĉapitro en verkistaj kontraktoj de la eldonejo Simon & Schuster, aŭ pri la legilo de elektronikaj libroj Amazon Kindle, en diskuto ĉu ties servo pri laŭtlego de tekstoj estas kopirajte permesebla kiel servo al blinduloj aŭ ĉu temus pri kopirajta malobservo.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti