Amable de Courtais

La vicgrafo Amable (aŭ Aimable) Gaspard Henri DE COURTAIS (aŭ Afabla) estis franca politikisto kaj generalo de la Dua Respubliko kaj de la departemento Allier, naskiĝinta la 17-an de januaro 1790 en Montluçon kaj mortinta la 10-an de junio 1877 en Doyet.

Amable de Courtais
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1790 (1790-01-10)
en Montluçon
Morto 10-an de junio 1877 (1877-06-10) (87-jaraĝa)
en Doyet
Tombo Allier vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li apartenis al familio el Bourbonnais instalita en Doyet jam ekde pluraj generacioj, per la geedziĝo de Gilbert de Courtais kun Isabeau de La Souche, heredantino de la feŭdo kaj de la kastelo La Souche. La familio ankaŭ posedis en Doyet la kastelon Chassignole.

Amable eniris la militlernejon de Fontainebleau la 26-an de aprilo 1807 kaj estas nomumita subleŭtenanto en la 7-a dragona regimento la 24-an de julio 1809. Li partoprenas la lastajn kampanjojn de la Imperio kaj ricevis la honoran legion en 1813. Li sekve servis en la armeo de la Resurtronigo, unue inter la husaroj de la Reĝa Gvardio, kie li fariĝis kavaliro en milita ordeno de Sankta Ludoviko en 1816, poste majoro en la 5-a husara regimento ekde 1821, antaŭ ol emeritĝi kiel kavaliera eskadronestro la 29-an de julio 1827. Deputito de la departemento Allier dum la julia monarkio (elektita en 1842 kaj 1846), li seĝis inter la radikalaj respublikanoj. Li estis nomumita generalo kaj komandanto de la nacia Gvardio post la franca revolucio de 1848.

Amable de Courtais estis denove elektita kiel deputito en la konstitucifara nacia asembleo en aprilo 1848. Lia hezitado antaŭ la parizaj manifestaciantoj de la 15-a de majo 1848 kaŭzis lian akuzigon, eksigon (la 26-an de majo) kaj areston. Li estis juĝita antaŭ la Alta Kortumo de Bourges dum la vintro de 1849. Li estis fine absolvita kaj rajtis repreni sian seĝon en la Asembleo. Li sekve retiriĝis al Montfermeil, kie li posedis bienon angule de la stratoj Gagny kaj Victor Hugo. En 1871, li estis elektita kiel departementa konsilisto de Allier kaj fariĝis prezidanto de la departementa konsilio. Li mortis la 10-an de junio 1877 en La Chassignole, domareto de Doyet.

La ĉefa bulvardo de Montluçon, kiu ĉirkaŭas la malnovan kvartalon okcidente, sude kaj oriente, havas lian nomon. Alia bulvardo cetere honorigas lin same en Moulins. Monumento memorigas lin en Doyet : ĝi situas ene de la malnova tombejo, kie ankaŭ troviĝas lia maŭzoleo, apud la preĝeja placo.

Bildgalerio redakti

Literaturo redakti

  • A. Lourtioux, Le Général du peuple. Vie du général de Courtais, ancien député de Montluçon, Montluçon : A. Thorinaud, 1902.
  • Jean Cornillon, Deux bienfaiteurs de l’Humanité : le général Amable-Gaspard-Henri de Courtais et sa femme, née Marie-Pierre-Anne-Félicité-Rosalie Buhot, Bull. Amis de Montluçon, numero 15, 1931.
  • « Amable de Courtais », en Adolphe Robert kaj Gaston Cougny, Dictionnaire des parlementaires français, eld. Edgar Bourloton, 1889-1891
  • Notre Bourbonnais, bulteno de la Société bourbonnaise des études locales, numero 36, oktobro 1931.
  • Ferdinand Dubreuil, J’ai vu mourir sainte Barbe au pays des mineurs, 1952.
  • Georges Rougeron, Amable-Gaspard-Henri de Courtais (kol. Biographies départementales. 13), Montluçon : Impr. Typocentre, 1967, 12 p.

Eksteraj ligiloj redakti