Amazonen-Werke
Amazone estas fabrikanto de maŝinoj por agrikulturo kaj komunumoj. Ĝi situas en Hasbergen-Gaste ĉe Osnabrück. La kompanio estis fondita en 1883 de Heinrich Dreyer. Ĝi estas nun en la kvara generacio posedata kaj gvidata de la familio.
Amazonen-Werke | ||
---|---|---|
negoco • entrepreno vd | ||
Dum | 1883 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | GmbH & Co. KG | |
Sidejo | Hasbergen | |
Lando | Germanio | |
Agokampo | broadcast spreader | |
TTT | Oficiala retejo | |
Dungitoj estas nun ĉirkaŭ 1500. Krom la baza fabriko estas fabrikoj en Hude (ĉe Oldenburg), Forbach (Francio), Lepsiko (Saksio), Tecklenburg-Leeden (Nordrejn-Vestfalio) kaj Samara (Rusio). Vendejaj kompanioj ekzistas en Britio, Francio, Pollando, Ukrainio, Hungario, Serbio kaj Rusio.
La vendosumo estis en 2011 ĉirkaŭ 395 mio €. Eksportoj iras en pli ol 70 landojn, la eksport-kvoto estas ĉirkaŭ 75% (2010).