András Szilágyi (vitroartisto)
András Szilágyi [andrAŝ silAdji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilágyi András estas hungara vitroartisto, pentristo, vitralisto. Lia duonpatrino estis Júlia Báthory.
András Szilágyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de majo 1949 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Júlia Kovács |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
András Szilágyi [1] naskiĝis la 19-an de majo 1949 en Budapeŝto.
Biografio redakti
András Szilágyi frekventis industriartan gimnazion en sia naskiĝurbo, kie instruis lin ĝuste lia duonpatrino. Li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1973, poste li estis vitroartisto de vitrofarejo de Orosháza, inter 1975–1990 en simila uzino en Budapeŝto. En 1991 li fondis firmaon, kiun li daŭre gvidas. Plej ofte li kreas vitrolampojn, vitrajn kompoziciojn, mozaikojn, vitralojn, krome li restaŭras similajn objektojn, pli malofte li pentras freskojn kaj sekpentraĵojn. En nekonata jaro li translokiĝis al Dömsöd. Li ricevis premiojn inter 1974-1992. Li havas edzinon, kiu estas same vitroartisto.
El solaj ekspozicioj redakti
- Monor (1980)
- Budapeŝto (1993, 1995, 2003)
- Vigántpetend (1996)
El kolektivaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1978, 1982, 1995, 2004)
- Arthalo Budapeŝto (1980, 1983)
- Tihany (1990)
Elektitaj pentraĵoj redakti
- sekpentraĵoj en Pilgrima Baziliko omaĝe al Vizito de Maria en Máriagyűd
Elektitaj vitraj artaĵoj redakti
- lampoj de geedziĝa halo en Pápa (1974)
- mozaiko en hotelo en Szeged (1975)
- lustroj kaj vitra muro de Vicpreposta palaco (Eger) en Eger (1980)
- vitraloj de Kalvinana malnova preĝejo (Hódmezővásárhely) (1995)
- vitraloj en Sinagogo (Hódmezővásárhely) (1987–89)
- vitraloj en Fortresopreĝejo de Óföldeák (1995)
- vitraloj de abatineja kapelo de Preĝejo Sankta Familio (Hegyvidék) (1999)
- internaj objektoj kaj ornamaĵoj en apoteko en Dömsöd (2003–2004)
Lia libro redakti
- Műérték, műár (2001)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-09-01 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 3-a alineo)
Referencoj redakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-01. Alirita 2018-09-01.