Arkeologia komplekso de Merido

La Arkeologia Komplekso de Merido (hispane conjunto arqueológico de Mérida), Merido, Ekstremaduro, Hispanio, nome la Augusta Emerita de la Romia Imperio fondita kiel romia kolonio en la jaro 25 a.n.e. pro ordono de la imperiestro Aŭgusto Cezaro, estas unu de la plej gravaj kaj plej etendaj arkeologiaj kompleksoj de Hispanio. Ĝi estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko ekde 1993.

Arkeologia komplekso de Merido
arkeologia loko • Historical Emsemble (Spain) [+]

Koordinatoj38° 54′ 58″ N, 6° 20′ 16″ U (mapo)38.9161-6.33778Koordinatoj: 38° 54′ 58″ N, 6° 20′ 16″ U (mapo)
Areo0,31 km² (30,77 ha) [+]

Arkeologia komplekso de Merido (Ekstremaduro)
Arkeologia komplekso de Merido (Ekstremaduro)
DEC
Arkeologia komplekso de Merido
Arkeologia komplekso de Merido
Lokigo de Ekstremaduro en Hispanio

Map
Arkeologia komplekso de Merido
Vikimedia Komunejo:  Augusta Emerita [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Arkeologia Komplekso
Arkeologia Komplekso
Lando  Hispanio
Tipo arkeologia heredaĵo
Kriterioj
Fonto [1]
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 38° 54′ 58″ N, 6° 20′ 16″ U (mapo)38.9161-6.33778Koordinatoj: 38° 54′ 58″ N, 6° 20′ 16″ U (mapo)
Registra historio
Registrado 1993  (17-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Komponantoj redakti

Romia Teatro de Merido redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Romia Teatro de Merido.

La Romia Teatro de Merido (hispane Teatro romano de Mérida) estas historia romia teatro starigita dum epoko de Antikva Romio en la kolonio Augusta Emerita, aktuale Merido. La konstruadon de tiu teatro estis ordonita de la konsulo Marko Vipsanio Agripa kaj, laŭ dato markita en la teatro mem, oni inaŭguris ĝin ĉirkaŭ la jaroj 16-15 a.n.e.[1][2] «Princo inter la meridaj monumentoj», kiel nomis ĝin la arkitekto José Menéndez-Pidal,[3] la teatro estas parto de la arkeologia komplekso de Merido.

Ĝi enhavas sidilaron (cavea) por -tiam- 6 000 publikanoj, kiujn oni dividis en tri zonoj: cavea ima, media kaj summa (tiu ĉi lasta neenterigita dum jarmilo, nuntempe estas tro rompita kaj ne uzebla), la orchestra, kiun dum ludoj okupis la ĥoro, la scenejo aŭ pulpitum kaj laste la ornamaĵo de la scenejo (scaenae frons), la plej rigardinda kaj mirinda parto de la konstruaĵo kaj de la tuta urbo, formita de du etaĝoj de korintaj kolonoj kaj ornamita per skulptaĵoj kaj uzata laŭ tri pordoj (valva regia kaj valvae hospitaliae). Malantaŭ la scenejo troviĝas ĝardeno (peristilo). Sub la sidlokaro estas ankoraŭ uzeblaj la iamaj internaj koridoroj (vomitorium).

Romia amfiteatro redakti

 
La Romia Amfiteatro de Merido.

La romiana amfiteatro estis pli popola konstruaĵo, inaugurita eble en la jaro 8-a antaŭ Kristo. Tiu konstruaĵo utilis por luktoj inter gladiatoroj, inter bestoj (leonoj, virbovoj, ktp.) aŭ inter homoj kaj bestoj. Temas pri konstruaĵo formita de centra sablejo ĉirkaŭita de sidilaro enhavkapabla por 15 000 publikanoj dividitaj, same ke en la teatro en tri zonoj. El tiuj tri zonoj konserviĝas nuntempe nur la suba, ĉar la du supraj estis utiligataj kiel ŝtonejo por apudaj konstruaĵoj.

Ĉevalkurejo redakti

 
Ĉevalkurejo.

Ĝi longas je 400 m kaj larĝas je 100 m. Ĝi estis la plej granda el la urbaj spektaklejoj, kaj kun la anfiteatro, ricevis la ĉeeston de publiko jam pli interesata pri sportaj emocioj ol pri kleriga teatro. Pro ties grandeco ĝi lokigixs for de la murega cirklo, apud la ŝoseoj kiuj kunigis la urbon Emerita kun Corduba (Kordovo) kaj Tolletum (Toledo). Nuntempe estas klarigejo apud la monumento, kiu estas tute vizitebla. Ĝi enhavkapablis ĉirkaŭ 30.000 publikanojn en sidilaro dividita en sociaj zonoj kiel okazis en teatro kaj amfiteatro.

Oni konstruis ĝin komence de la 1-a jarcento eble dum la epoko de imperiestro Tiberio. Ĝi enhavas centran sablejon kiu funkciis kiel kurejo kaj meze de tiu troviĝas centra barilo nomita spina longa je 223 m kaj larĝa je 8,5 m, kiu estis ornamita per kolonoj kaj skulptaĵoj. La plej ŝatata spektaklo estis la kuro inter bigoj (du ĉevaloj) kaj kvadrigoj (kvar ĉevaloj). La stiristoj de la ĉaroj estis aŭrigoj, tre popolaj viroj ofte senmortigitaj en pentraĵoj kaj mozaikoj, kiel tiu en la Muzeo kiu ankoraŭ memorigas pri tiu fama kuristo de antaŭ du mil jaroj!

La romia ponto super la rivero Gvadiano redakti

 
La romia ponto super la rivero Gvadiano; fakte unua sektoro, nome la malplej rekonstruita.

Iamaniere la ponto super Gvadiano estas konsiderata kiel la urbonaskejo, ĉar ĝi ebligis trapason de la rivero en direkto de la tiama pli loĝata kaj civilizaciigita regiono – la nuna Portugalio –, kaj la punkto kiu decidis la tiaman kaj eĉ nunan aspekton de la urbo, ĉar la daŭrigo de tiu ponto estis la ĉefa strato de la urbo, la Decumanus Maximus.

La situo de la ponto estis zorge elektita en rivera trapasejo, kiu ebligas apogejon en centra insulo, kiu dividas ĝin en du duonojn. La tiama strukturo ne havis la nunan aspekton, ĉar temis pri du arkaĵoj kunigitaj centre per fortika riverrompilo. La nuna strukturo datiĝas je la 17-a jarcento, kiam post inundo de 1603, kiu detruis la centran riverrompilon, oni anstataŭigis ĝin per centra arkaĵo, kiu kunigis la du ĝistiamajn. Tiu verko longa je 792 m estas unu el la plej grandaj konservitaj de romia epoko.

La romia ponto super la rivero Albarregas redakti

De 145 m de longeco oni konstruis ĝin en la sama epoko ke la antaŭe menciita por facile trapasi la riveron Albarregas, ne tiom kvanta aŭ regula kiom la Gvadiano. Temis pri daŭrigo de la Cardo Maximus, la dua ĉefa strato de la urbo kio kunligis ĝin kun la nordo laŭ la poste nomita Vía de la Plata (Arĝenta vojo).

Akvokondukilo de Los Milagros redakti

 
Los Milagros.

La akvedukto (akvokondukilo) de Los Milagros (La mirakloj) formis parton de la kondukilo kiu alportis akvon al la urbo ekde la romiana rezervujo de Proserpina lokita je 5 km de la urbo kaj ankoraŭ funkcianta. Oni konstruis ĝin en la epoko de Aŭgusto, tio estas, fine de la 1-a jarcento antaŭ Kristo aŭ komence de la 1-a post Kristo. La arkejo konserviĝas bonstate ĉefe en la parto kiu supreniras la riveron Albarregas.

Templo de Diana redakti

Tiu konstruaĵo apartenis al la urba administra centro. Ĝi estas unu el la malmultaj restaĵoj de religia eco kiu konserviĝas bonstate. Malgraŭ ties nome, erare uzata je ties malkaŝo, la konstruaĵo estis dediĉita al la imperiaj dioj kaj ceremonioj. Oni konstruis ĝin en la epoko de Aŭgusto, tio estas, fine de la 1-a jarcento antaŭ Kristo aŭ komence de la 1-a post Kristo. Ĝi estas rektangula kaj ĉirkaŭita per altegaj kolonoj. La bona konserviĝo ŝuldiĝas je la fakto, ke uzante tiujn kolonojn kaj bazkonstruaĵon estis poste konstruite sur ĝi renasencan palacon de la grafo "de los Corbos", kies restaĵoj ankoraŭ videblas kaj kiun oni forigis nur fine de la 20-a jarcento por purigi la romianan templon.

Arko de Trajano redakti

 
Arko de Trajano.

Arka enirejo, eble, al la administra provinca centro. Ĝi estis lokita ĉe la Kardo Maximus, unu el la ĉefaj stratoj kiu kunligis tiun provincan centron kun la urba. Tiam ĝi estis kovrita je marmoro. La arko estis konata tradicie en la urbo kiel «de Trajano», sen ajna scienca fundamento kiu rilatas ĝin al tiu imperiestro. Ekde la 13 de decembro 1912 ĝis estas protektita kiel Havaĵo de Kultura Intrereso kaj en 1993 la Unesko deklaris ĝin Monda heredaĵo de Unesko kiel parto de la Arkeologia Komplekso de Mérida. Temas pri duoncirkla arko 15 metrojn alta, inklude du metrojn de bazo nun enterigitaj sub pavimo. La spano de tiu arko estas de preskaŭ naŭ metroj kaj de pinto ĝis pinto de kontraŭfortoj temas pri dek tri metroj. La materialo uzita por ĝia konstruado estis granito.

Aliaj vizitindaĵoj redakti

Referencoj redakti

  1. Álvarez Martínez, 2006, p. 74.
  2. Barroso kaj Morgado, 1996, p. 9.
  3. Barroso kaj Morgado, 1996, p. 8.

Literaturo redakti

  • Álvarez Martínez, José María (2006). «La presencia romana en Extremadura». Nosotros. Extremadura en su patrimonio. Barcelona: Lunwerg Editores. ISBN 8497853180.
  • Barroso, Yolanda; Morgado, Francisco (1996). Mérida, Patrimonio de la Humanidad. Conjunto monumental. Mérida: Consorcio de la Ciudad Monumental Histórico-Artística y Arqueológica de Mérida (Depósito legal: BA-335-1996).
  • VV.AA. (2006). «Mérida». Monumentos artísticos de Extremadura II (3a eldono). Mérida: Editora Regional de Extremadura. ISBN 84-7671-948-5.

Eksteraj ligiloj redakti