Avedik el Tokat (armene Ավետիք Եվդոկիացի/ Avedik Jevdokiatsi; naskiĝinta la 7-an de aprilo 1657 en Tokat, mortinta la 21-an de julio 1711 en Parizo) estis patriarĥo de la Armena Patriarkejo de Konstantinopolo.

Avedik el Tokat
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1657 (1657-04-07)
en Tokat
Morto 21-an de julio 1711 (1711-07-21) (54-jaraĝa)
en Parizo
Okupo
Okupo patriarko
vdr
Emblemo de la Armena patriarkejo konstantinopola

Vivo redakti

Avedik ordiniĝis en 1676 apud Adana diakono kaj malmultajn jarojn poste sacerdoto. Poste li deĵoris en la Jakoba monaĥejo de Erzincan kiel prioro kaj iĝis en 1690 episkopo de Erzincan. Sed malĝenata laboro episkopa surloke ne eblis. Disde Erzurum li faris akran propagandon kontraŭ katolikemaj armenoj kiel Mĥitar Sebastaci aŭ latinaj misiistoj. Ĉi prie li kverelis kun katolikoso Nahabet el Eĉmiadzin. En 1701 Avedik iris Konstantinopolon kaj entroniĝis en la 7.3.1702 patriarko de la armenoj. Tiufunkcie li regis inter 1702-03 kaj 1704-06.[1] Malmultajn monatojn pli malfrue li krome volis gajni la dignecon de armena patriarko de Jerusalemo. Pro sia kontraŭkatolika agado li fuĝis en Greklandon kaj poste al Veneco. En 1706 la otomanaj aŭtoritatoj demisiigis lin kaj forpelis lin Jerusalemon.

Sur Ĥio la franca ambasadoro Charles de Ferriol d'Argental arestigis lin kaj ordonis la deportacion en Franclandon. Tie li enkarcerigitis unue en Marsejlo poste ĉe Monto Sankta Mikaelo (Normandio) kaj finfine ĉe Bastille (pro tio kelkajn identigis lin kiel la viron fermaskan). Cedante al grandega premo li akceptis en la 22.9.1710 la eklezian komunecon kun la papo: tuj poste Avetik rajtis loĝi ĉe parizaj konatuloj kaj reekagi liturgie ekde la 20.3.1711. Li entombigitis en la altarejo de Preĝejo Saint-Sulpice de Parizo. Lia tomboŝtono ne konserviĝis.

Literaturo redakti

  • A. Vardanian: Avédik. Ĉe: Dictionnaire d'histoire et de géographie ecclésiastiques 5 (Paris 1931) 998–1000.
  • Bernadette & Philippe Rossignol: L'Arménien Cachadur, une bavure au temps de Louis XIV, ĉe: Bulletin de la Société d'Histoire de la Guadeloupe 131 (2002) 27–45.

Notoj redakti