Büssing AG estis fondita fare de Heinrich Büssing en 1903 kiel „Heinrich Büssing, Specialfabrik für Motorlastwagen, Motoromnibusse und Motoren, Braunschweig, Elmstraße“ kaj evoluis al plej granda ofertanto de omnibusoj kaj ŝarĝaŭtoj en Mez-Eŭropo, kun grava transmara eksporto. La omnibusoj de la entrepreno karakterizis precipe ekde la 1930-aj jaroj la urban trafikon en Mez-Eŭropo. La entreprenon aĉetis en 1971 firmao MAN.

Büssing
negoco • entrepreno • truck manufacturer vd
Dum 1903 - 1971
Sekvanto MAN SE
Jura formo Aktiengesellschaft
Fondintoj Heinrich Büssing vd
Sidejo Brunsvigo
Lando Germanio
Agokampo kamiono
filiaj kompanioj Büssing-NAG vd
vdr

Historio redakti

Heinrich Büssing fondis la entreprenon kun siaj du filoj en nefunkcianta lavejo. Ili jam konstruis omnibuson en ĉ. 1900 por dek personoj.

La en 1904 prezentita omnibuso por 12 personoj ektrafikis la 3-an de junio 1904, regule kun rapido de 30 km/h sur vojo Braunschweig–Wendeburg (12 ĈP). Tio estis la unua omnibusa linio de Germanio. Tiujare komenciĝis la seria produktado kaj eĉ eksporto al Britio. Ĝis la unua mondmilito, la plej granda omnibuso estis la 38-sideja duobla-ferdeka omnibuso por la berlina trafiko (ABOAG).

Dum la unua mondmilito, la entrepreno laboris por la militaj bezonoj, produktis transportajn veturilojn. Ekde 1926 malpliiĝis tipoj de la produktitaj omnibusoj, ŝarĝaŭtoj kaj komenciĝis flubenda produktado.

En 1929 oni prezentis triaksan omnibuson „Trambus“, kie la motoro estis enkonstruita inter la antaŭa kaj posta aksoj, paralele al veturdirekto. Tiu konstrumetodo estis evoluigita de Büssing kaj estis markosigno ĝis 1971 por multaj veturiloj de la entrepreno.

Dum la ekonomia mondkrizo, la entrepreno aĉetis NAG, poste Franz Komnick und Söhne AG („Büssing-NAG Werk Ost“).

La familia AG estis malfondita en 1943 kaj oni refondis kiel Kompanio kun limigita respondeco. Pro kreskantaj merkataj problemoj, la entrepreno ŝuldiĝis kaj aĉetis ĝin MAN en 1971.