BP Gelsenkirchen GmbH estas entrepreno en Germanio, kiu disponigas la laboristojn por la naftorafinejoj de la firmao Ruhr Oel en Gelsenkirchen. Ĝi laborigas proksimume 2.450 laboristojn ĉe la starejoj en Gelsenkirchen. La fabrikoj de Ruhr Oel en Gelsenkirchen-Scholven kaj Gelsenkirchen-Horst etendiĝas sur tuta areo de proksimume 360 hektaroj kaj havas produktkapablon de 12,9 miionoj tunoj ĉiujare. La distanco inter la fabrikoj estas proksimume 7 kilometrojn. La fabrikojn posedas Ruhr Oel, komuna entrepreno de la naftoentreprenaroj Deutsche BP AG (pli frue VEBA Oel AG) kaj la rusa entrepreno Rosneft. La produktadon direktas BP Gelsenkirchen GmbH, filio de BP Refining & Petrochemicals GmbH (BP RP, 100-elcenta filio de Deutsche BP).

BP Gelsenkirchen
negoco vd
Dum 1999 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Sidejo Gelsenkirchen
Lando Germanio
TTT Oficiala retejo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti