Bajna estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Esztergom apud Nyergesújfalu, Bajót, Nagysáp, Epől, Szomor kaj Gyermely.

Bajna
vilaĝo en Hungario

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2525
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 867  (2023) [+]
Loĝdenso 50 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 39′ N, 18° 36′ O (mapo)47.65211944444418.598788888889Koordinatoj: 47° 39′ N, 18° 36′ O (mapo) [+]
Areo 37,21 km² (3 721 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Bajna (Hungario)
Bajna (Hungario)
DEC
Bajna
Bajna
Situo de Bajna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bajna [+]
vdr
Kastelo de Bajna

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Bajna situas sur malebenaĵo ĉe montaro Gerecse, laŭ flankovojoj. La plej proksima urbeto estas Tokod.

Historio redakti

 
Preĝejo de Bajna

La skribita historio de vilaĝo Bajna, kiu nun havas du mil loĝantojn, estas kondukebla reen ĝis la 11-a jarcento, ja, en 1087 ĝi estis jam loko kun domoj. La preĝejo estis konstruita en 1484 kun unu navo en gotika stilo, kaj en 1880 estis plilarĝigita kun kvernavo kaj du flankonavoj dank’ al János Simor la primaso de Esztergom. Ankaŭ la lernejon konstruigis Simor al siaj amataj kredantoj. La golgoto de Csimar, proksime al la vilaĝo, staras sur la loko de preĝejo de detruita vilaĝo en la turkaj tempoj, kun praa kruco el ruĝa marmoro. La famon de Bajna tamen ne donis ĝi, sed la tiel nomita kastelo de Sándor-Metternich. La grafo Móric Sándor, kiu vivis en la 19-a jarcento, kaj estis obstina, necedema, flamiĝema homo. Li vetinte saltigis malsupren de la balkono de la kastelo per sia ĉevalo. La ĉevalo pereis pro atrakcio, sed la grafo estas menciata eĉ hodiaŭ en la vilaĝo la diablorajdisto. La grafo transkonstruigis la kastelon por sia amatino, Leontina la filino de kanceliero Metternich laŭ la planoj de fama hungara arĥitekto József Hild.

Vidindaĵoj redakti

Famaj nomportantoj redakti