Balatonlelle

Hungaria urbo

Balatonlelle estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Fonyód.

Aerfoto pri Balatonlelle

Situo redakti

Balatonlelle situas sur ebenaĵo kaj sur montetoj, laŭ suda bordo de Balatono (havanta havenon), laŭ ĉefvojo, fervojo kaj aŭtoŝoseo M7 Budapeŝto-Nagykanizsa. La urbo kontaktiĝas kun Balatonboglár. Oni kutimas nomumi la urbon simple Lelle, same en la historiaj tempoj. Budapeŝto estas 136 km.

Historio redakti

La unua skriba mencio devenis el 1229. En 1713 nobeldomo de Jankovich (jankoviĉ), en 1838 de Szalay (salai) konstruiĝis. En 1861 la fervojo ekfunkciis. En 1978 Balatonboglár kaj Balatonlelle unuiĝis, kies nomo estis Boglárlelle. Ĝi urbiĝis en 1986. Fine en 1991 la du partoj disiĝis al du memstaraj urboj.

Vidindaĵoj redakti

Vidindaĵoj estas baroka Kapelo de Sankta Donato (Balatonlelle) kaj romkatolika Preĝejo de Sankta Triunuo (Balatonlelle).

Famuloj redakti

Famaj nomportantoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Referencoj redakti

 
Urbodomo