Banujo

kuvo, kiel granda ujo por enteni akvon, en kiu persono povas baniĝi

Banujobankuvo[1] estas, ofte ovala ujo, en kiu povas bani sin homo (eblas ankaŭ bani en ĝi dombeston). ' La naturaj banujoj, kiuj troviĝas en la naturo kiel lagetoj ĉe varmegaj akvofontoj, estis uzataj jam ekde la praepoko far homoj. La romianoj kaj aliaj popoloj inventis la banokulturon kaj konstruis banejojn kun basenoj (pelvoj) el ŝtono.

Banujoj ekzistas el la plej diversaj materialoj. Unuaj banujoj estis el ligno. Longtempe estis uzitaj banujoj el zinkita lado, kiuj troviĝis ĉefe en kuirejo aŭ en lavejo. Poste, dum la 18-a jarcento vendiĝis emajlitaj banujoj, unue el gisfero, kaj ekde la komenco de la 1970-aj jaroj el ŝtala lado. Nuntempe oni fabrikas banujojn el sintezaj, artefaritaj materialoj kiel plasto (akrilo) kaj kompozitoj. Pro altaj fabrikadokostoj kupraj kaj marmoraj banujoj estas maloftaj.

Banujoj en artoj redakti

 
La morto de Marat, de Jacques-Louis David

Vidu ankaŭ redakti


Referencoj redakti

  1. Vd artikolon banujo en ReVo [1]

Eksteraj ligiloj redakti