Baripada
Baripada laŭ odia lingvo ବାରିପଦା estes urbego en orienta Barato, en subŝtato Odiŝo, en la distrikto Majurbanĝ, kie ĝi estas ties sidejo.
Baripada | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 757001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 21° 56′ N, 86° 43′ O (mapo)21.93586.721388888889Koordinatoj: 21° 56′ N, 86° 43′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 36 m [+] | ||
Areo | 29,65 km² (2 965 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Demografio redakti
Baripada havis populacion de 110 058 en 2011 (kun la plena aglomeraĵo 116 874) kun legopovo 89%, signife pli alta, ol la landaveraĝo.
Geografio redakti
Baripada situas sur la marborda ebenaĵo laŭ rivero 36 metrojn super la marnivelo 60 km de la Bengala Golfo. Balasore troviĝas 51, Ĥargopur 76, Midnapore 82, Bhadrak 100,Ĝamŝedpur 109, Haldia 145, Kolkato 183, Rourkela 197, subŝtata ĉefurbo Bhubanesvar 206, Sambalpur 290, tutlanda ĉefurbo Delhio 1213, Mumbajo 1486 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Baripada estis la ĉefurbo de dinastio, kiu establis la reĝlandon Majurbanĝ ekde la 15-a jarcento. La ruinoj de la temploj kaj palacoj konstruitaj tiam estis trovitaj ĉe Haripur proksimume 16 km sudoriente de Baripada. La ruinoj estas signifaj kaj vizititaj lokoj fare de turistoj.
Ekonomio redakti
Baripada kun la najbareco estas agrikultura loko. La plej grava okupiĝo estis la lignoprilaborado, sed pro la peza senarbarigo la arbohakoj estis malpermesitaj ene de 25 km radiuso. Baripada estas konata pro "sabai" afrikdevenaj herboj, kiuj havas fortajn fibrojn, tial ili estas uzitaj por ŝnurkreado. Oni ofte kultivas akaĵuojn. Laŭ la riverbordo estas brikfornoj.
Lingvoj redakti
En Baripada la oficiala lingvo estas la odia lingvo. La alvenintoj parolas plej ofte bengale aŭ panĝabe.
Religioj redakti
En Baripada vivas laŭ religioj hinduoj (94%), islamanoj kaj kristanoj havas negravan parton de la populacio.
Eduko redakti
Ĉe Baripada (pli precize ĉe ĉe Takatpur) Universitato de Norda Odiŝo funkcias. La plej malnova mezlernejo estis konstruita en 1889.
Trafiko redakti
Baripada estas atingebla laŭ traira fervoja linio. Pluraj gravaj vojoj kuras al la urbego. Al la proksimaj lokoj kaj urboj aŭtobusoj trafikas, sed en la urbo nur taksioj.
Klimato redakti
Baripada havas tropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas 1677 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter majo-oktobro. La averaĝa jara temperaturo erstas 27 °C kaj varias inter 20-32 °C.
Vidindaĵoj redakti
Famuloj redakti
En Baripada naskiĝis matematikisto Indulata Sukla.