Beatrikso (Nederlando)

reĝino de Nederladno (1980–2013)

Beatrix [Beatriks] (Beatrix Wilhelmina Armgard van Oranje-Nassau, naskiĝinta la 31-an de januaro 1938) estis Reĝino de Nederlando ekde la 30-a de aprilo 1980 ĝis la 30-a de aprilo 2013.

Beatrikso de Nederlando
Reĝino de Nederlando
Regado 19802013
Antaŭulo Juliana
Sekvanto Vilhelmo-Aleksandro
Persona informo
Beatrix Wilhelmina Armgard
Naskiĝo 31-an de januaro 1938 (1938-01-31) (86-jaraĝa)
en Soestdijk Palace
Religio Protestanta Eklezio de Nederlando vd
Lingvoj nederlandaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Universitato de Lejdeno vd
Subskribo Beatrikso (Nederlando)
Memorigilo Beatrikso (Nederlando)
Familio
Dinastio Oranje-Nassau (oficiale)
Lippe (laŭpatre)
Patro Bernardo de Nederlando vd
Patrino Juliana de Nederlando vd
Gefratoj Ireno de Nederlando • Margareto de Nederlando • Kristino de Nederlando vd
Edz(in)o Claus von Amsberg
Infanoj Vilhelmo-Aleksandro, Johan Friso, Constantijn
Parencoj Viktoria de Svedio vd
Profesio
Okupo monarko • aristokrato vd
Aktiva dum 1953–2010 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Beatrix naskiĝis je la 31-a de januaro 1938 en Baarn kiel la plej aĝa filino de Reĝino Juliana kaj Princo Bernhard. Ŝi fuĝis en 1940 kune kun la aliaj membroj de la reĝa familio al Britio. Poste ŝi iris kun sia patrino kaj sia fratino Irene al Kanado. En 1945 la familio Oranje revenis el ekzilo. Beatrix sekvis mezan klerigadon en la Liceo de Baarn. Poste studis juron en Leiden. Ŝi finis sian studon en 1961. La 31-an de januaro 1956 ŝi iĝis dekokjara kaj ekde tiu momento ŝi povus surtroniĝi kiam ŝia patrino rezignus la regadon.

La 1-an de majo 1965 ŝi estis kaŝe fotita kun ĝis tiam nekonata viro, kiu montriĝis esti Claus von Amsberg. La 28-an de junio 1965 ilia fianĉiĝo anonciĝis. La edziĝo okazis la 10-an de marto 1966 en Amsterdam. Estis indigno pri la fakto ke Claus estis germano; fumbombo eksplodis dum la ceremonio.

La 27-an de aprilo Beatrix naskis filon, princon Willem-Alexander, la unuan viran tronheredonton en 116 jaroj. En 1968 kaj 1969 princoj Johan Friso kaj Constantijn naskiĝis. En la tempo post sia geedziĝo Beatrix kaj Claus multe duonoficiale vojaĝis, interalie al Sovetio.

Johan Ferrier ĉe la princino Beatrikso en la ceremonio de sendependigo de Surinamo (25-a de novembro de 1975)

La 30-an de aprilo 1980 reĝino Juliana rezignis la tronon kaj Beatrix estis investita kiel reĝino. Kiel reĝino, Beatrix uzas ĉiujn eblecojn de sia ofico. Tion kaŭzas ŝia volema karaktero. Beatrix estas populara monarĥino. Ŝiaj hobioj estas skulptado, ĉevalrajdado kaj velado.

La 6-an de oktobro 2002 mortis ŝia edzo princo Claus.

Lau la konstitucio, la Reĝino estras la registaron. Tamen, ministroj respondecas pri la politiko dum la reĝino estas netuŝebla. La plej grava politika rolo de la reĝino estas la formado de registaroj. Tamen la gvida rolo de la ŝtatestro en ĉi tiu procezo estas tradicia, ĉar la konstitucio ne mencias ĝin. La reĝino ĉiujare malfermas la sesion de la parlamento (la Statoj Ĝeneralaj) kaj nome de la registaro eldiras la tiel nomatan Tronprelegon.

La 28-an de januaro 2013 Beatrikso anoncis sian ontan abdikon la 30-an de aprilo 2013. Ekde tiam ŝia filo Vilhelmo-Aleksandro estas reĝo.

Beatrix havas la sekvajn titolojn:


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti