Bufalo-flugilaĵo

Usona plado de kokaĵo

Bufalo-flugilaĵo, en la kuirarto de Usono, estas senpana koka flugilaĵo, kiun oni kutime plenmerĝe fritas kaj poste tegas en saŭcon konsistantan el vinagro-bazita kajenpipra pika saŭco kaj fandita butero antaŭ ol servi ĝin.[1][2][3] La Bufalo-flugilaĵo estis inventita en 1964 ĉe Anchor Bar en Bufalo, Nov-Jorkio de Teressa Bellissimo.[4] Oni kutime servas ilin varmaj, kune kun etaj "bastonetoj" el celerio kaj/aŭ karoto kun aŭ ranĉa aŭ bluŝim-fromaĝa saŭco por entrempi ilin.

Bufalo-flugilaĵoj populariĝis en Usono kaj eksterlande ekde sia invento kaj diversaj nord-amerikaj restoraciaj ĉenoj prezentas ilin kiel sian ĉefan menuaĵon. Nuntempe, la prefikso "Bufalo-" aŭ adjektivo "Bufalo-stila" estas nun ofte aplikata ankaŭ al manĝaĵoj aliaj ol flugilaĵoj.[5] Kelkaj ĉi tiaj inkluzivas nugetojn el kokaĵo, kokajn fritaĵojn, kokajn pecojn, salikokojn, sandviĉojn kaj picon kune kun multaj aliaj manĝaĵoj, kiuj estas spicitaj per la Bufalo-stila saŭco aŭ Bufalo-gusta spicaĵo.[6] Ekzistas ankaŭ vegetaranaj kaj veganaj variaĵoj, kiuj povas uzi veganan margarinon por la saŭco super diversaj viand-anstataŭaĵoj.

Referencoj redakti

  1. . Chicken Wings, or, Why people Know About Buffalo. Buffalo Chow.com (January 1, 2008). Arkivita el la originalo je December 31, 2009. Alirita November 18, 2009. Arkivigite je 2009-12-31 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Chicken Wings – A Hot Topic! New 2012 Wing Report!. Alirita 30-a de aprilo 2017.
  3. America, You’re Getting Two-Thirds of the Hot Wing. Alirita 30-a de aprilo 2017.
  4. A Brief History of Buffalo Wings. Alirita 30-a de aprilo 2017.
  5. "Spicy buffalo flavors stampede into gobs of new food products".
  6. 17 Hot & Spicy Buffalo Sauce-Flavored Foods.