Caravan (ĵaztitolo)

Caravan estas ĵaza normkanto, kiun komponis Juan Tizol kaj Duke Ellington. Unuafoje Barney Bigard surdiskigis ĝin 1936, en 1937 la Duke Ellington Orchestra registris ĝin. La aŭtorajn rajtojn por la teksto havas Irving Mills.

La titolo redakti

 
Duke Ellington en Klubejo Hurricane en 1943

La unuan version de la titolo surdiskigis la 19-an de decembro 1936 Barney Bigard And His Jazzopators en Holivudo. Inter 1934 kaj 1938 ekestis multaj titoloj de la repertuaro de la Ellingtona orkestro ankaŭ sub la nomo de liaj muzikistoj – ankaŭ Cootie Williams kaj Rex Stewart sonregistris je propra nomo, kaj la instrumentistaroj finfine estis bandetaj variaĝoj de la Ellington-Orkerstro; ili pli malfrue aperis sondiske kiel The Duke's Men. En 1936 oni faris du sonregistraĵojn, el kiuj oni publikigis la unuan (Variety VA-515-1).

La realigantaj muzikistoj estis Cootie Williams (trumpeto), Juan Tizol (trombono), Barney Bigard (klarneto), Harry Carney (baritonsaksofono), Duke Ellington (piano), Billy Taylor (baso) kaj Sonny Greer (frapinstrumentistaro). La biografo de Ellington, Hans Ruland, skribis pri ĉi tiu sonregistraĵo: „Tizol jen prezentas per sia fakte neĵaza frazigo la temon. Cootie transprenas poste des pli intereskapte, post kio Carney per sia mirige movema baritonsaksofonludo ankaŭ ne avaras, kaj Bigard, kiel jam ofte, plej foren dekondukas de la temo, por ke Tizol finfine finas sian Caravan ĝuste tiel, kiel li komencis ĝin.“[1]

„Caravan“ validas kiel unu el la plej elstaraj furoraĵoj, kiujn Ellington iam lanĉis; la titolo fariĝis daŭra ero de la banda repertuaro. Verkita de Juan Tizol, tamen Ellington verkis la mezan parton kaj faris ĝin nur per sia aranĝo „Ellington“-titolo. La biografo de Ellington-Biograph, James Lincoln Collier, jene komentas la sonregistraĵon fare de la Ellington-Orchestra el 1937:

 
Juan Tizol en la orkestro de Duke Ellingtons en 1943
La melodio de Tizol estas tute akceptebla, sed estas nur la aranĝo, kiu faras ian el la peco. En la unua strofo Duke subtenas la temom per mallonga kontraŭaserto, ripetata de la saksofonoj, kaj aldonas je kelkaj lokoj kelkajn grumblegojn de la trumpeto, por fortigi la timigan, ekzotan etoson; li malkaŝas per tio siajn kapablojn, trakti pluron da voĉoj samtempe. Per tio la melodio estas laŭ Ellingtona maniero „ĉirkaŭdonata“ en la bando, unue ludata de Barney Bigard, nun de Cootie Williams per suĉkloŝo, poste de tenorsaksofono. Ĉikaze la solovoĉo estas subtenata per deca, diskreta kontraŭvoĉo – la klarneto per ŝtopita trumpeto, la trumpeto per la saksofonoj ktp. (...) Estas klasika Ellington, plene de ŝanĝoj, movo – tamen ĉio tiel facile miksiĝas, ke la aŭskultanto pro la universala efekto preskaŭ ne perceptas la partojn. James Lincoln Collier [2]

Interpretaĵoj redakti

La ĵazkanto ku sia „ekzota“ sono, kiu memorigas pri la muziko de okcidenta Azio, fariĝis sukcesa normkanto de ĵazo, kiun interpretis sennombraj muzikistoj, ekz. Art Blakey and his Jazz Messengers, Ella Fitzgerald, Dizzy Gillespie, Freddie Hubbard, Thelonious Monk, Art Pepper, Oscar Peterson Lambert, Hendricks and Ross, Wes Montgomery, Angelo Debarre (kun Ludovic Beier), Rabih Abou-Khalil, Chucho Valdés kaj Gonzalo Rubalcaba. Ĝi aperis kiel filmmuziko ankaŭ en du filmoj de Woody Allen, Alice kaj Sweet and Lowdown. Krome ankaŭ muzikistoj kiel The Carpenters kaj The Mills Brothers surdiskigis ĝin. En la lasta tempo specimenigis ĝin la rapmuzikistoj Redman kaj Busta Rhymes en sia kanto „Da Goodness“ (1998).


Referencoj redakti

  1. cit. laŭ Ruland, p. 76
  2. cit. laŭ Collier, p. 271

Literaturo redakti

  • James Lincoln Collier: Duke Ellington. Berlino, Ullstein, 1999. ISBN 3-548-35839-X
  • Hans Ruland: Duke Ellington. Oreos. Gauting. o.J.

Eksteraj ligiloj redakti