Celebrado de la 600-a datreveno de la Batalo de Grunwald

Celebrado de la 600-a datreveno de la Batalo de Grunwald – solena memorigo de unu el mezepokaj bataloj, en kiu partoprenis unuigita pola-litova kavaliraro, farita en 2010.

En 2010 okazis la 600-a datreveno de la batalo apud vilaĝo Grunwald, en kiu armeo de la ordeno de germanaj kavaliroj estis venkita fare de unuigitaj polaj-litovaj fortoj. Lige al la celebro multe da ŝtataj kaj sociaj institucioj decidis memorigi tiun ĉi gravan eventon laŭ vidpunkto de la historio de Mez-Orienta Eŭropo.

La historia rekonstruado de la Batalo de Grunwald, la 17-an de julio 2010
La historia rekonstruado de la Batalo de Grunwald, la 17-an de julio 2010

Nacia Pola Banko redakti

Nacia Pola Banko eldonis arĝentan moneron kun valoro de 10 zlotoj, nomitan Grandaj bataloj – Grunwald. Krom tio ĝi eldonis ankaŭ por kolektantoj, ĉi-foje rondan duzlotan moneron, nomitan Grandaj bataloj – Grunwald, Kłuszyn de alojo nordic gold.

Programo "Grunwald" redakti

Celoj de la programo "Grunwald" estis jenaj:

  • montri geopolitikan signifon de unu el la plej grandaj bataloj de mezepoko
  • substreki signifon de la batalo de Grunwald en historia proceso, kiu alkondukis al la Lublina unio
  • montri rolon de la batalo en formigo de orienta direkto de la pola politiko en la 15-a jarcento fone de la kunteksto de tiutempaj geopolitikaj kondiĉoj
  • priskribi kavalirecon kaj ties signifon por la nuntempa kulturo
  • montri Bogurodzica, kiel ĉefverkon de la malnova pola lingvo kaj la unuan himnon de Pollando

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti