Chagny (Saône-et-Loire)

komunumo en la departemento Saône-et-Loire de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Chagny (stacidomo).

Chagny estas malgranda franca urbo situa en la departemento Saône-et-Loire kaj en la regiono Burgonjo.

Chagny
komunumo
Domo de la popolo
Blazono
komunumo en Francio
Oficiala nomo: Chagny
Regno Francio Francio
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Saône-et-Loire
Arondismento Chalon-sur-Saône
Kantono Chagny
Interkomunumreto Beaune-Chagny-Nolay
Rivero Dheune
Situo Chagny
 - koordinatoj 46° 54′ 41″ N 04° 45′ 15″ O / 46.91139 °N, 4.75417 °O / 46.91139; 4.75417 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 315 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 201 m s. m.
Areo 18,9 km² (1 890 ha)
Loĝantaro 5 454 (2021)
Denseco 288,57 loĝ./km²
Urbestro S-ro Michel Picard
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 71150
INSEE 71073
Chagny (Saône-et-Loire) (Francio)
Chagny (Saône-et-Loire) (Francio)
DEC
Situo de Chagny enkadre de Francio
Chagny (Saône-et-Loire) (Saône-et-Loire)
Chagny (Saône-et-Loire) (Saône-et-Loire)
DEC
Vikimedia Komunejo: Chagny
Retpaĝo: http://www.chagny.fr/
Laŭloka nomo : Chagnotin Map
vdr

Geografio redakti

Chagny estas trafluata de la rivero Dheune kaj de la centra kanalo (france "canal du centre").

Ĉirkaǔaj lokoj[1] redakti

 
Limoj de la komunumo

Demografio redakti

1793 1800 1806 1821 1831 1836 1841 1846 1851
2 219 2 214 2 260 2 555 2 634 3 107 2 926 3 238 3 090
1856 1861 1866 1872 1876 1881 1886 1891 1896
2 875 3 459 3 876 4 059 4 173 4 222 4 544 4 736 4 594
1901 1906 1911 1921 1926 1931 1936 1946 1954
4 671 4 460 4 531 4 556 4 742 4 813 4 652 4 652 4 692
1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2009 2011
4 687 5 205 5 661 5 339 5 346 5 591 5 406 5 525 5 614
Fontoj: Datumbazo Cassini de la EHESS ĝis 1962[2], datumbazo de la INSEE ekde 1968.

Ekonomio redakti

 
Restoracio Lameloise en Chagny

La urbo enhavas fervojan stacidomon kaj kanalan havenon.

La Tegolejo de la grupo Terreal fabrikas tegolojn. En 2009, 150 uloj laboras por fabriki 35 milionoj de tegolojn kaj kromaĵojn.

La farunejo Joseph Nicot fabrikas farunon.

La firmao J. Jeunehomme fabrikas biciklojn.

La barelejo (Seguin Moreau) fabrikas barelojn.

La bierfarejo L'audacieuse fabrikas bieron.

Frédéric Lamy (direktoro) kaj Éric Pras (kuirejestro) regas la je 3 steloj restoracion Lameloise.

Lernejoj redakti

Tie estas lernejo (sankta Marteno), kiu uzas la metodo Montessori. Oni lernas francan kaj anglan lingvojn.

Historio redakti

Antaŭ la homoj tie vivis Mammuthus meridionalis.

La unua dokumenta mencio de Chagny datiĝas el la jaro 840 kiel Caliniacum. En la jaro 1224, Odo de Montaigu la filo de la duko Odo la 3-a donis al la urbo la rajton de komunumo. En 1369 Bertrand du Guesclin serĉis tie Grandajn Kompaniojn (grupo de maldungitaj soldatoj, kiuj prirabis urbojn kaj kamparon).

En 1793 unue ŝipo trairas tra la kanalo. En 1849 unue trajno haltis ĉe la stacidomo.

Vidindaĵoj redakti

La sonorilturo de la preĝejo Sankta Marteno datiĝas de la 11-a jarcento. Sur la placo frontflanke la kirko estas la "boulon" (bolto) statuo de Richard Serra. La urbodomo enhavas haloj (1853 kaj 1863). Tie foirejo estas la dimanĉon.

Famuloj redakti

Étienne-Jules Marey havis tie domon.

Esperanta vivo redakti

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 3 voĉdonojn (0,25% de voĉoj) en 2004, 6 voĉdonojn (0,54% de voĉoj) en 2009 kaj 3 voĉdonojn (0,23% de voĉoj) en 2014.

Partneraj urboj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. (fr) : Infoterre, konsultita je la 02/05/2014
  2. datumbazo Cassini

Vidu ankaŭ redakti