Churriana de la Vega [ĉuRJAna] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco de Granada, sude de Hispanio. Estas sur la centra parto de la Vega de Granada, ĝuste inter la maldekstra marbordo de la rivero Genil kaj la dekstra marbordo de unu de ties alfluantoj, nome la rivero Dílar, je nur 6 km de la provinca ĉefurbo. Tiu loko limas kun la municipoj Granado, Armilla, Alhendín, Las Gabias, Cúllar Vega kaj Vegas del Genil.