Cogollos [koGOljos] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La loknomo Cogollos estas komprenebla kiel BurĝonojLaktukoj.

Cogollos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09320
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 616  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 12′ N, 3° 42′ U (mapo)42.200833333333-3.6988888888889Koordinatoj: 42° 12′ N, 3° 42′ U (mapo) [+]
Alto 892 m [+]
Areo 31,247 km² ( 312 4.7 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cogollos (Provinco Burgoso)
Cogollos (Provinco Burgoso)
DEC
Cogollos
Cogollos
Situo de Cogollos
Cogollos (Hispanio)
Cogollos (Hispanio)
DEC
Cogollos
Cogollos
Situo de Cogollos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cogollos [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 31,247 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 593 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj akiris pli ol 300 dum la 21-a jarcento.

Ĝi distas 16 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Arcos de la Llana, Sarracín, Revillarruz, Villangómez, Hontoria de la Cantera, Valdorros kaj Madrigal del Monte. Cogollos estas la municipa ĉefurbo, kiu havas du kvartalojn, nome de San Pedro kaj de San Román.

Ĝi estas ĉe la Aŭtovojo de la Nordo A-1 inter Burgoso kaj Lermo, kun Ventas de Saldaña norde kaj Valdorros kaj Madrigalejo del Monte sude.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj de Sankta Petro kaj de Sankta Romano. Estas ventogeneratoroj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti