Dekdutoduodecimo (laŭ la lat. duodecimus: „dekdua“) estas en muziko la dekdua intervalo, kiu kunmetiĝas el okto kaj kvinto kaj ampleksas dek du tonŝtupojn de diatona, septona gamo (ekz. c–g). La (pura) dekduto ampleksas dek naŭ duontonojn. Muzike ili estas kiel kvintoj , do traktendaj kiel kunsonantaĵo.

La frekvencproporcio de dekduto estas 3:1 (du foje la proporcio de kvinto, pro la oktavo de la kvinto), kio konsekvencas, ke ĝi taŭgas por gamokadro de la Bohlen-Pierce-gamo.

Anĉinstrumentoj kun cilindra korpo (ekz. klarneto, krumorno) preterblovas la unuan fojon en la dekduto same kiel fermitaj flutoj kiel en la orgenregistro „preterblove fermita“.

Eksteraj ligiloj redakti