Duontono estas vorto por muzika intervalo, do por la distanco inter du tonoj. Ĝi estas duono de plentono, kio siavice estas sesono de egalŝtupa okto, la plena distanco de muzika gamo. Duontono mem do estas dekduono de okto, t.e. 100 cendoj en egalŝtupa agordo.

En diatonaj gamoj - ekzemple en la modaloj maĵora kaj minora - nur ekzistas intervaloj en grandeco de duontonoj kaj plentonoj, tial ke ekestis la sinonimoj duontono = eta duto kaj plentono = granda duto.

Dekdugrada gamo nur el duontonoj nomiĝas kromata gamo.

Aŭdaj ekzemploj redakti

Duontonoj en puraj agordoj redakti

 
Intervaloj Frekvencproporcio en cendo Ekzemploj
granda plentono 9:8 204 cendoj C-D aŭ F-G
eta plentono 10:9 182 cendoj D-E aŭ G-A
diatona duontono 16:15 112 cendoj E-F aŭ C-D♭
granda kromata duontono 135:128 92 cendoj C-C♯
eta kromata duontono 25:24 71 cendoj E♭-E

Vidu ankaŭ redakti

muzikaj intervaloj
Bazaj: unuto (1) | duto (2) | trito (3) | kvarto (4) | kvinto (5) | sesto (6) | septo (7) | oktavo (8)
Pli grandaj ol oktavo: naŭto (9) | dekto (10) | dekunuto (11) | dekduto (12) | dektrito (13) | dekkvarto (14) | dekkvinto (15)
Pluaj intervaloj: duonduto | plenduto | ditono | tritono | komao | diesiso | limmo | apotome | lupokvinto