Vikipedio ne estas vortaro. Ĉi tiu kaj la paĝo pri kliŝo estas ambaŭ vortarecaj. Estas neniu kialo ke artikoloj tiuteme ekzistu en Vikipedio, sed oni formatigu ilin tiel ke ili aspektu enciklopediaj kaj enhavas sufiĉe da pli-ol-vortaraj informoj. - Kriĉjo 04:51, 8. Jul 2003 (UTC)

Ili ambaŭ tamen estas en la angla Vikipedio, do ili taŭgas esti en Vikipedio. Ili ja estas stumpoj, sed tio espereble ŝanĝiĝos kiel okazis por idiotismo. --Chuck SMITH

Iuj trinkas ĝin por kuraciĝi.

Ĉu vi povas doni pruvon pri tio? Se ne, mi pretas forigi ĝin... --Chuck SMITH

Ĝi nepre okazas, eble ne en okcidenta kuracado.
Pruvon? You're a tough man Mr Smith. :-)
Nu bone, mi serĉetos...

Certe mi aŭdis pri tio, kiel propono de iuj naturismanoj (en la herbokuraca senco, ne la interlingvaemula). Tamen, mi ankaŭ aŭdis, ke sciencistoj malaprobegas tion, kaj pro ties tabueco kaj pro nebonefiko. Ne fidu vian sanon al vikipediaĵo. Demandu ĉe kuracisto. -- :)

Oni havas pli da "truetoj", sed nur el unu el ili fluas de tempo al tempo urino. Tiu ĉi organo nomiĝas peniso (ĉe viroj) aŭ vulvo (ĉe virino). Oni havas "truetojn" ankaŭ en oreloj, nazo, buŝo kaj anuso. Ankoraŭ mi ne aŭdis, ke oni tra tiaj "truetoj" urinus. Petro 21. Jun. 2005 17:21 (UTC)

Reiri al la paĝo "Urino".