Bucheggberg (distrikto)

(Alidirektita el Distrikto Bucheggberg)


La distrikto Bucheggberg estas adiministra unuo en Kantono Soloturno en Svislando. Ĝia ĉefloko estas Mühledorf. Ĝi apartenas al la oficdistrikto Bucheggberg-Wasseramt.

Bucheggberg
Blazono de Bucheggberg
La tipa kamparo de la distrikto Bucheggberg: Setlejoj de la vilaĝo Ichertswil
Mapo de la distrikto Bucheggberg
Distriktoj de Kantono Soloturno
Kantono Soloturno
Ĉefloko Mühledorf
Geografia situo CH1903: 602127 / 220262 (mapo)47.1333333333337.4666666666667Koordinatoj: 47° 8′ N, 7° 28′ O; CH1903: 602127 / 220262 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 7596  (2010-12-31)
Areo 62,86 km²
Loĝantardenseco 120,8 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1103
vdr

Ciferoj redakti

La 31-an de decembro 2010 7596 homoj loĝis en la distrikto Bucheggberg. La distrikto kovras areon de 62,85 km² kaj estas kun nur 120,8 loĝantoj po km² la plej maldense loĝata distrikto de la kantono.

Geografio redakti

La distrikto Bucheggberg situas en la Svisa Mezlando sur la montoĉeno Bucheggberg, kiu al ĝi donas la nomon kaj kies plej alta punkto estas Flüeli en la komunumo Biezwil kun alteco de 673 m s.m. La distrikto etentidiĝas sudokcidente de la kantona ĉefurbo Soloturno de nordoriento al sudokcidento. Ĝian sudorientan flankon formas la valo de la rivero Limpach, alfluanto de Emme. La tuta regiono estas tre kampara kaj interŝanĝiĝas agroj kun arbaroj. La nordan limon de la distrikto formas la rivero rivero. La distrikto limas nur en nordo kaj nordoriento al la teritorio de la Kantono Soloturno. Ĉe la ceteraj flankoj la distrikto estas ĉirkaŭita de la Kantono Berno.

Historio redakti

En la regiono de la distrikto Bucheggberg jam en la ŝtonepoko setlis homoj, kaj estis faritaj ankaŭ diversaj trovaĵoj el la romia epoko. La nomo aperas unuan fojon en dokumento de la jaro 1175 kiel Boucecca. En mezepoko la regiono estis regita de la Grafoj de Buchegg, kies regejo estis parto de la kampargrafejo Burgonjo. En la jaro 1391 la regejo Buchegg estis akirita de la urbo Soloturno, kiu ĝin transformis al la voktejo Bucheggberg. Ĝis la Helveta Revolucio la malalta jurisdikcio estis ĉe Soloturno, dum la alta jurisdikcio troviĝis ĉe la berna kampartribunalo en Zollikofen. Dum la tempo de la Helveta Respubliko la regiono apartenis parte al la tiama distrikto Biberist, ek de la jaro 1803 ekzistas la hodiaŭa distrikto.

Per la nova administra ordo la distriktoj Wasseramt kaj Bucheggberg estis kunigitaj ek de la 1-a de januaro 2005 al la oficdistrikto Bucheggberg-Wasseramt. La tradiciaj distriktoj restis kiel statistikaj subunuoj, la administraj funkcioj (unua intstanca tribunalo, elektodistrikto ktp.) tamen estas centrigitaj en la nova oficdistrikto.

Per komunumaj kunigo en la jaroj 2010 kaj 2014 la nombro de komunumoj reduktiĝis al aktuale 8.

Komunumoj de la distrikto Bucheggberg redakti

Al la distrikto Bucheggberg apartenas la sekvantaj 8 komunumoj (stato la 1-a de januaro 2014):

Blazono Nomo Loĝantoj
(2010-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Buchegg 2507 22,64 2465
  Biezwil 326 4,18 2445
  Lüsslingen-Nennigkofen 1008 7,82 2464
  Lüterkofen-Ichertswil 734 4,40 2455
  Lüterswil-Gächliwil 335 3,09 2456
  Messen 1436 1,88 2457
  Schnottwil 1026 7,19 2461
  Unterramsern 215 1,54 2463
Totale (8) 7582 62,86 1103

Iamaj komunumoj de la distrikto Bucheggberg redakti

Kun efiko de la 1-a de januaro de 2010 la iamaj komunumoj Balm ĉe Messen, Brunnenthal kaj Oberramsen estis integritaj al la komunumo Messen.

Blazono Nomo Loĝantoj
(2007-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Balm ĉe Messen 108 2.15 2443
  Brunnenthal 194 0.91 2447
  Oberramsern 89 1.77 2460

Kun efiko de la 1-a de januaro de 2013 la iamaj komunumoj Lüsslingen kaj Nennigkofen estis kunigitaj al la nova komunumo Lüsslingen kaj Nennigkofen.

Blazono Nomo Loĝantoj
(2010-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Lüsslingen 516 3,22 2454
  Nennigkofen 486 4,60 2459

Kun efiko de la 1-a de januaro 2014 la iamaj komunumoj Aetigkofen, Aetingen, Bibern, Brügglen, Gossliwil, Hessigkofen, Küttigkofen, Kyburg-Buchegg, Mühledorf kaj Tscheppach estis kunigitaj al la nova komunumo Buchegg.[1]

Blazono Nomo Loĝantoj
(2010-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Aetigkofen 176 2,03 2441
  Aetingen 304 2,85 2442
  Bibern SO 250 2,99 2444
  Brügglen 205 1,70 2446
  Gossliwil 193 1,98 2449
  Hessigkofen 265 2,25 2450
  Küttigkofen 255 2,17 2452
  Kyburg-Buchegg 348 1,61 2453
  Mühledorf 328 3,32 2458
  Tscheppach 198 1,86 2462

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti