Duklando Kantabrio

La Duklando Kantabrio estis kreita dum la regado de la visigota reĝo Ervigio (680-687) por doni kelkan aŭtonomecon al la nordo de la Ibera Duoninsulo kaj tiel pacigi ĝin. Ties teritorio estis iom pli granda ol la nuna provinco Kantabrio kaj ĝia ĉefurbo estis Amaya, en la suda ekstremo de la duklando, hodiaŭ en la provinco Burgoso. La duklandon estris duko elektita de la kantabraj klanestroj; la unua Duko de Kantabrio estis Favila.

Duklando Kantabrio
ducado
Geografio
Mapo montranta la limojn de la Duklando Kantabrio
Mapo montranta la limojn de la Duklando Kantabrio
Ĉefurbo:
Amaya
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Tiu ĉi duklando kaj precipe la familio de la duko Petro (dua duko de Kantabrio) estis la ĝermo de la unua kristana kantabra-asturia reĝlando, kontrolita de la Kantabra Dinastio. El ĝi fontas diversaj asturiaj reĝoj, kiel Alfonso la 1-a, Fruela la 1-a aŭ la nepoj de Petro de Kantabrio, inter ili Rodrigo Frolaz, Duko de Kantabrio kaj unua Grafo de Kastilio.