Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1980

La fina parto de la 6-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado (oficiala nomo "UEFA EURO" 1980) okazis inter la 11-a kaj la 22-a de junio 1980 en kvar urboj de Italio.

Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1980
UEFA EURO 1980
Emblemo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1980
Turniraj detaloj
Loko  Italio
Datoj 12-a ĝis 22-a de junio 1980
Teamoj
Ejoj (en 4 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Germanio Germanio (2-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Belgio Belgio
Turniraj statistikoj
Matĉoj 14
Goloj 27  (1,93 matĉe)
Spektantoj 350 655  (25 047 matĉe)
Golreĝo(j) Germanio Klaus Allofs
(3 goloj)
vdr

La konkurso havis du fazojn: unue la teamoj de 8 landoj konkursis en 2 grupoj de po kvar teamo. Poste en la "finala fazo" la du duapoziciaj teamoj de sia grupo konkuris pri la turnira tria pozicio, kaj la du unuapoziciaj teamoj de sia grupo komparis siajn fortojn en la finalo, kiu okazis je la 22-a de junio 1980 en Romo.

Por la 14 matĉoj en sume 4 stadionoj estis venditaj entute pli ol tricent kvindek mil da enirbiletoj.

La kvar urboj kaj stadionoj, kiuj gastigis la matĉojn, estis

  • Romo: la olimpia stadiono (Stadio Olimpico) - tie okazis kaj la unua turnira matĉo kaj la lasta, la finalo
  • Milano: stadiono Giuseppe-Meazza
  • Napolo: stadiono San Paolo
  • Torino: la komunuma stadiono (Stadio Comunale)