Por samtitola artikolo vidu la paĝon Eŭskoj.

Eŭsko (eŭske: Eusko) estas la nomo de nova loka mono, uzebla en Nord-Eŭskio.

Eŭsko
regiona valuto
Ŝtato:
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217:
Mallongigo:
vdr

La 31-an de januaro 2013, Nord-Eŭskio, ekdisponas pri loka mono nomita Eusko (transskribita Eŭsko en esperanto, kiel ĉiuj eŭskaj vortoj kun radiko Eusk-). Temas pri monbiletoj de 1, 2, 5, 10 kaj 20 Eŭskoj respektive. 1 Eŭsko egalvaloras al 1 Eŭro.

La iniciatinto de Eŭsko estas organizaĵo "Euskal Moneta", al kiu necesas aliĝi, ĉu kiel unuopulo, ĉu kiel entrepreno por rajti uzi la novan lokan monon. Ĝi eldonas Jarlibron de partoprenantaj entreprenoj kaj komercejoj.

Eŭsko ne estas la unua tiutipa iniciato en Eŭropo. Unu el ili estas "Chiemgauer" en Bavario, kiu ekzistas ekde 2003.

La ĉefaj celoj de Eŭsko estas subteno al eŭska lingvo, mediprotekto, daŭripova disvolviĝo de kamparana agrikulturo, loka disvolviĝo kaj socia progreso.

Eksteraj ligiloj redakti