Eckart von Pernegg

Eckart von PERNEGG (naskiĝinta en la 14-a jarcento, mortinta la 18-an de decembro 1399) estis inter 1393 kaj 1399 episkopo de Chiemsee.

Vivo redakti

Originante el la dinastio de la senjoroj de Pernegg (branĉo aŭ de la Gudakar-idoj el Steyr[1] respektive de la Otakar-idoj el Chiemgau, li estis kapitulano de la katedralo de Salcburgo kaj almenaŭ post 1368 katedrala kustodo.

Dum la Granda okcidenta skismo li favoris papon Urbano la 6-a en Romo, kontraŭe al la salcburga arkiepiskopo Pilgrim von Puchheim kiu apogis la kontraŭpapon Klemento la 7-a en Avinjono. Post kiam arkiepiskopo Pilgrim estis kaptito dum la Milito de la urboj (1387-1389) laŭ ordono de duko Frederiko (Bavario) (nome en la monaĥejo Raitenhaslach), Eckart aniĝis al la opozicia sekcio de la kapitulanoj fuĝintaj al Burghausen. Post la liberiĝo de la ĉefepiskopo, Eckart submetis sin al Pilgrim por ne plu suferi anatemon.

Pilgrim nomumis Eckart, post la morto de Georg von Neuberg, nova episkopo de la diocezo de Chiemsee. En 1398 papo Bonifaco la 9-a sendis al li kiel koadjutoron Engelmar Chrel. Malantaŭ la morto de Eckart jaron poste, Chrel iĝis ties posteulo.

Literaturo redakti

  • Manfred Heim: "Eckart von Pernegg († 1389)". Ĉe: Erwin Gatz: Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches 1198 bis 1448. ISBN 3-428-10303-3, p. 132–133

Notoj redakti

  1. Laŭ Gatz; kp. la bibliografion.