Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

El verdugo afable (La afabla ekzekutisto) estas verko de la hispana verkisto Ramón J. Sender, publikigita en 1952, en la plej produktiva fazo de sia epoko en la ekzilo en Ameriko, ĝuste antaŭ la publikigo de la unua versio de Réquiem por un campesino español kaj dum la verkado de la serio Crónica del alba.[1]

El verdugo afable
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La ĵurnalisto Ramón Sender, ĉeestinta ekzekuton en prizono, ekkonas en kafejo ekzekutiston nome Ramiro Vallemediano, kiu rakontas al li sian vivon, infanaĝon en vilaĝeto, lernadon en religia mezlernejo, eklaborojn (en unu el ili kiel apotekisto mortas lia ĉefo kaj ties filino, lia unua amo); maskita kiel junulino iĝas aspiranto al monaĥino en konvento kie kunvivas kun du aliaj aspirantinoj. En cirko, denove pro akcidento mortas virino kiu ludis rolon de marvirineto. Vagadas tra Madrido, laboras kiel masonisto kaj ekrilatas kun anarkiistoj kaj pasigas kelkajn monatojn en prizono. Liberigas lin demarŝoj de parenca duko, kiu dungas lin kiel katalogisto de pentraĵo, kaj kun kiu babiladas pri filozofiaj temoj, ĉefe pri bono kaj malbono. Ekkonas argentinan drogomaniulinon, kio kondukas al vizioj pri fortranĉitaj kapoj. La anarkiistoj sendas lin al Casas Viejas por informi pri la tieaj okazaĵoj.

Reveninte paroladas kun jezuito Anglada pri la menciitaj filozofiaĵoj; tiukadre eklaboras kiel ekzekutisto, kiel nura solvo al la filozofia demando: fari malbonon (murdi) por atingi la bonon, nome pluigi la socian ordon. Ramiro iras al sia vilaĝo kun ĉiesulino Cañamón, sed brutala akceptado fare de la lokanoj timigas ŝin, kaj Ramiro restas akceptita kiel ekzekutisto. Poste li eniras en la familio de la ĝistiama ekzekutisto, edziĝante al ties filino. La romano finiĝas denove en la kafejo; je superrealisma sceno: la duko prezidas solenan procesion paradante la elstaran figuron de Ramiro.[2]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo redakti

Tiu ĉi romano reuzas enorman kvanton de materialo el iamaj verkoj de Sender, ĉefe de multaj verkitaj en la 1930-aj jaroj antaŭ la fino de la Hispana Enlanda Milito kaj de lia eliro al ekzilo en Ameriko. La epizodoj de la prizono, Casas Viejas kaj la fortranĉitaj kapoj devenas respektive de O.P. (Orden Público) (1931), Viaje a la aldea del crimen (1934) kaj La noche de las cien cabezas (1934). Carole Adam kalkulis tiun elprenon de materialo kiel ĉirkaŭ sep mil vortoj, nome unu sepono de la totala verko.[3] Rezulto de la reuzado de tiu persona materialo kondukas al kompreno de la rolulo de Ramiro, kiel duonmembiografia respegulaĵo de Sender mem.[4]

Estas ankaŭ aliaj elprenoj de materialo el aliaj verkoj, kiel ekzemple el Vida de Pedro Saputo de Braulio Foz,[5] El vado,[6] La llave de la propra Sender mem, kaj Guía espiritual de Miguel de Molinos kaj Proverbio de la muerteLa esfera pri la afero de bono kaj malbono. Detaloj devenas de El Buscón de Francisco de Quevedo, ĵurnalismaj artikoloj de Sender ktp. Entute la prenita materialo okupas iom pli ol unu triono de la romano. Konsiderinte la ĉapitrajn epizodojn, nur du epizodoj estus originale propre verkitaj por tiu ĉi romano, nome tiuj pri la marvirineto kaj la fina procesio.[7]

Sekvo redakti

Ĉu rilate aŭ nerilate la filmo El verdugo de Luis García Berlanga (1963) temas pri alia ekzekutisto kondukita al la posteno pro malkutimaj tialoj, kaj kiu ĉu hazarde ankaŭ eniras en la familio de la ĝistiama ekzekutisto, edziĝante al ties filino.

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, El verdugo afable, Santiago, Nascimento, 1952; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 22.
  2. Salguero, 1996, pp. 171-172.
  3. Carole Adam, "The re-use of the identical plot material in some of the novels of Ramón J. Sender", Hispania, 3, 1960, pp. 347-352.
  4. Salguero, 1996, pp. 171-172.
  5. Ricardo Senabre, "Una novela-resumen de Ramón J. Sender: El verdugo afable", en La literatura en Aragón, Zaragoza, CAZAR, 1984, pp. 151-162 (157).
  6. José Mª Salguero Rodríguez, "Más reelaboraciones en El verdugo afable y el libro olvidado de Ramón J. Sender: El vado.", Alazet, Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 1994, pp. 261-275.
  7. Salguero, 1996, pp. 177-179.

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8
  • José-María Salguero Rodríguez, La novela histórica de Ramón J. Sender. Facultad de Filosofía y Letras, Universidad de Extremadura, Cáceres, 1981. Diplomiĝinta disertacio ne publikigita. pp. 97-106.
  • José-María Salguero Rodríguez, "El primer Sender (II)", Alazet, 8, Instituto de Estudios Altoaragoneses, 1996, pp. 149-180.

Eksteraj ligiloj redakti