Emilian Kazimierz Kamiński (naskiĝis la 10-an de julio 1952 en Varsovio, mortis la 26-an de decembro 2022 en Józefów) – pola aktoro teatra kaj filma, muzikala reĝisoro, voĉisto kaj verkisto. Fondinto de la Fondaĵo Atut (Atuto) kaj Teatro Kamienica (Brikdomo).

Emilian Kamiński
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1952 (1952-07-10)
en Varsovio
Morto 26-an de decembro 2022 (2022-12-26) (70-jaraĝa)
en Józefów
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Teatra Akademio Aleksander Zelwerowicz en Varsovio vd
Familio
Gefratoj Dorota Kamińska vd
Edz(in)o Justyna Sieńczyłło vd
Profesio
Okupo aktoroteatra reĝisorofilmreĝisoro vd
Aktiva dum 1976– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Emilian Kamiński tuj post fino de la publika altlernejo Teatra Akademio je la nomo al Aleksander Zelwerowicz en Varsovio en 1975 debutis en la unua spektaklo de la Teatro en Wola (Wola) La unua tago de libereco de Leon Kruczkowski, reĝisoritan de Tadeusz Łomnicki. Unu el liaj plej grandaj atingoj estis rolo en spektaklo de la prozo de Edward Stachura Się (De si) en eta salono de Teatr Na Rozdrożu (Teatro sur Vojkruciĝo) en Varsovio.

En filmo debutis en 1977 kiel unu el junaj rezistomovadanoj en la filmo de Jan Łomnicki Akcja pod Arsenałem (Faro apud Arsenalo). Simpation de spektantoj gajnis en televida versio de la romano de Kornel Makuszyński Szaleństwa panny Ewy (Furiozecoj de fraŭlino Eva) en 1985.

En la jaroj 1977–1983 estis ligita kun Teatr Narodowy (Nacia Teatro), kie partoprenis en spektaklojn reĝisoritajn de Adam Hanuszkiewicz laŭ Aleksander Fredro, Juliusz Słowacki, Adam Mickiewicz, Jan Kochanowski, Fjodor Dostojevskij, Giovanni Boccaccio, Stanisław Moniuszko kaj Jan Andrzej Morsztyn.

En la jaroj 1983–2000 ligiĝis kun Teatr Ateneum, kie debutis kiel reĝisoro. Kunkreinto kun Wojciech Młynarski de la spektaklo Brel (1985). Oni povis vidi lin en famaj enscenigoj de Pierre Corneille laŭ Georg Büchner.

Li rolis ankaŭ en varsoviaj teatroj: Komedia (1989, 2002), Rozmaitości (1990), Powszechny, kie sukcesis kiel Janosik-La sia en spektaklo de Ernest Bryll Na szkle malowane (Pentrita survitre) (1993) kaj ludis en sia aŭtora teatraĵo Amromano (1996) reĝisorita de Robert Gliński.

En 1993 dum la 27-a Festivalo de la Teatroj de Unu Aktoro en Toruń ricevis premion de jurio kaj premion de la publiko pro monologa spektaklo Kontrabasisto laŭ Patrick Süskind.

Laŭ edukiteco estas teknikisto-ekonomikisto. En Varsovio finis Ekonomian Teknikumon.

Distingoj redakti

Decide de Prezidento de Pola Respubliko decembre 2007 pro eminentaj meritoj en la agado favore al demokratiaj ŝanĝoj en Pollando, pro engaĝiĝo en la batalo pri libereco de la vorto kaj liberaj amaskomunikiloj, pro atingoj en entreprenata kun profito por nia lando profesia kaj socia laboro estis distingita per Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta. La enmaniga solenaĵo okazis la 10-an de decembro 2007 en Koncerta Studio de Pola Radio je la nomo al Witold Lutosławski.

En 2012 ricevis Medalon de Sankta Frato Albert pro apogo de malkapabluloj kaj senhejmuloj.

La 5-an de junio 2014 pro eminentaj meritoj en krea laboro kaj artisma agado, pro atingoj en promocio de la pola kulturo estis distingita per Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta. Februare 2019 pro meritoj en agado favore al sendependeco kaj suvereneco de Pollando kaj respektado de homrajtoj en Pola Popola Respubliko ricevis Krucon de Libereco kaj Solidareco. Oktobre 2019 ricevis Medalon de Centjariĝo de Reakirita Sendependeco.

La 23-an de decembro 2022 ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo atribuis al li oran medalon „Merita por Kulturo Gloria Artis”.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti