Endre Gyulay
Endre Gyulay [djulai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyulay Endre estas hungara pastro, profesoro, episkopo.
Endre Gyulay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1930 (93-jaraĝa) en Battonya |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Piarist grammar school Dugonics András |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto • katolika episkopo |
Endre Gyulay [1] naskiĝis la 17-an de septembro 1930 en Battonya.
Biografio redakti
Endre Gyulay frekventis gimnazion en Szeged, poste li lernis teologion inter 1948-1952 en altlernejo en Szeged. Li pastriĝis en 1951. Li komencis sian eklezian karieron en 1953 en Röszke kiel helpopastro, poste en Ásotthalom kaj Gyula. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- pastro en 1960 en Domaszék, poste en Mezőhegyes
- profesoro en 1972 en eklezia altlernejo
- pastro en Szeged en 1983
- episkopo en Szeged en 1987.
En 2006 li emeritiĝis. En 2010 aperis dokumento, laŭ kiu li kunlaboris kun la komunista sekreta servo, sed la episkopo neis ĝin. Lia slogano estis: SURREXIT... NOLITE TIMERE.
Elektitaj publikaĵoj redakti
- ’’Jézus feléd is nyújtja kezét’’ (2008)
- ’’Imaéletünk és szentségeink’’ (2011)