Endre Mokry [mokri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mokry Endre estis hungara hidrologo. Lia frato estis Sámuel Mokry.

Endre Mokry
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1827 (1827-04-26)
en Baĉki Monoŝtor
Morto 15-an de januaro 1889 (1889-01-15) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Sámuel Mokry
Okupo
Okupo hydraulic engineer
vdr

Endre Mokry [1][rompita ligilo] naskiĝis la 26-an de aprilo 1827 en Hungara reĝlando en Monostorszeg (nuntempa Baĉki Monoŝtor en Serbio), li mortis la 15-an de januaro 1889 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Endre Mokry studis en teknologia universitato en Vieno inter 1845-1848, poste li akiris diplomon en Industria Lernejo palatino József. Post siaj studoj li eklaboris en Kanalo Ferenc, sed en septembro li aliĝis al la ĵus fondita memstara hungara armeo. Li batalis en pluraj lokoj kiel ĉefleŭtenanto. Post falo de la liberecbatalo li estis trudsoldato (nur serĝento) en armeo de Habsburgoj. En 1851 li hejmenvenis kaj daŭris la laboron ĉe la kanalo. Inter 18541870 li estis inĝeniero de Kanalo Bega, poste ties ĉefinĝeniero. En 1873 li havis postenon en ministerio pri laboro kaj trafiko, kie li respondecis pri ĉiuj kanaloj en suda parto de Hungarlando, baldaŭ li respondecis pri la Danubo.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A bánáti vizek szabályozásának történeti ismertetése (1880)
  • Hajózás a szárazföldi vizeken (1888) - tradukaĵo

Fontoj redakti