Espinosa de los Monteros

Espinosa de los Monteros [espiNOsa delosmonTEros] estas municipo en la nordo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. La loknomo Espinosa de los Monteros estas etimologie komprenebla kiel Kratagejo de la Montoĉasistoj.

Espinosa de los Monteros
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09560 • 09567
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 633  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 4′ N, 3° 32′ U (mapo)43.066666666667-3.5333333333333Koordinatoj: 43° 4′ N, 3° 32′ U (mapo) [+]
Alto 762 m [+]
Areo 137,5 km² (13 750 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Espinosa de los Monteros (Provinco Burgoso)
Espinosa de los Monteros (Provinco Burgoso)
DEC
Espinosa de los Monteros
Espinosa de los Monteros
Situo de Espinosa de los Monteros
Espinosa de los Monteros (Hispanio)
Espinosa de los Monteros (Hispanio)
DEC
Espinosa de los Monteros
Espinosa de los Monteros
Situo de Espinosa de los Monteros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Espinosa de los Monteros [+]
vdr

Geografio redakti

 
Ponto por piedirantoj super la rivero Trueba..
 
Montero de Espinosa en desegno farita de Serafín María de Sotto por sia verko Álbum de Infantería Española.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 137,50 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 674 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 2 100 loĝantojn el la 1900-aj jaroj. Ĝi distas 95 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Ĝi kuŝas ĉe la nordo de la Las Merindades, lime kun Kantabrio, Merindad de Montija, Merindad de Sotoscueva, Villarcayo kaj Merindad de Montija. La rivero Trueba trafluas la municipan teritorion kaj formas naturan naĝejon. La municipa teritorio enhavas la jenajn loĝlokojn: Bárcenas, Espinosa de los Monteros, Para, Quintana de los Prados, Santa Olalla kaj Las Machorras.

Historio redakti

Estis setlado fare de antaŭromiaj popoloj, romianoj kaj visigotoj. Ĝi akiris gravon kiel trapasejo inter Kantabrio kaj la Centra Altebenaĵo.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado kaj la loko famis kiel naskejo de fama korpuso de monteros de Espinosa, nome noktogardistoj de la reĝoj de Kastilio, jam ekde la komenco de la 11-a jarcento. La loko nomiĝis dekomence Val de Espina, kaj poste Val de Espinosa (Valo de kratagejo). La lasta aldono rilatas al la noktogardistoj.

Kadre de la Hispana Milito de Sendependigo okazis grava batalo la 10an kaj 11an de novembro 1808, en kiu la francoj perdis ĉirkaŭ milon da homoj, dum la hispanoj perdis trioble.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (fruktarboj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj abelbredado). Oni fiŝkaptas trutojn. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun malgranda industrio (lakto) kaj kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Je 16 km de la historia centro estas skiejo Lunada.

De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel preĝejoj, turoj, palacoj, blazondomoj ktp. Ene de la provinco Burgoso la urbo havas, malantaŭ Burgoso mem, plej katalogitajn monumentojn. Inter ili menciindas la Turoj de Velasko, Berrueza, de Azuleĥoj, de Monteros, de Cantinflor, la Palacoj de Fernández-Villa, de Chiloeches, de la Markizoj de Cuevas de Velasco, de la Markizo de Legarda, la Placo de Sancho García, popola arkitekturo, la preĝejoj de Sankta Eŭlalia, de Sankta Cecilia, de Nuestra Señora de Berrueza, de Sankta Nikolao ktp. Krome estas du muzeoj, el kiuj unu etnografia kaj alia pri la korpuso de monteros de Espinosa.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti