FASA-Renault estis hispana entrepreno fabrikanta aŭtomobilojn kiu produktis vehiklojn de la franca firmao Renault de 1951 ĝis 2000. Ekde 2000 ĝis nun, ties fabrikoj formas parton de Renault España.

FASA-Renault
aŭtomobilo-faranta firmao vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Sidejo Hispanio
Lando Hispanio
vdr
Fabriko de Renault en Valadolido, 2018.

Ties ĉefa fabriko estas en Valadolido, projektita komence de la 1950-aj jaroj. Dum 1952 kaj 1953 oni atingis investojn kaj oni habilitis la atelierojn de muntado. Oni komencis per produktado de Renault 4CV fare de 100 dungitoj. Dekomence, en Valadolido oni faris nur la muntado. Motorojn oni fabrikis en Santandero fare de la Sociedad Nueva Montaña, partojn de la karoserio fare de Cointra kaj la rapidumajn skatolojn en Sevilo fare de ISA.[1] Meze de la 1950-aj jaroj estis jam 400 laboristoj dungitaj.

En 1976 Renault ricevis rajtigon iĝi ĉefa posedanto. En 1977 oni inaŭguris duan fabrikon en Villamuriel de Cerrato, provinco Palencio. La nombro de dungitoj pliiĝis ĝis 14 000 laboristoj en la 1990-aj jaroj.

Referencoj redakti

  1. Cantalapiedra, Francisco (31a de aŭgusto 2003). «Medio siglo de Fasa-Renault». Konsultita la 7an de decembro 2017.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo FASA-Renault en la hispana Vikipedio.