Faŭno de Nov-Zelando

La faŭno de Nov-Zelando (ankaŭ nomata faŭno de Aotearoo) havas unikan historion, interalie ĉar antaŭ ol la homo alvenis en la areo, verŝajne antaŭ malpli ol 1300 jaroj [1], ekzistis neniuj mamuloj sur la insuloj entute, krom tiuj kiuj povis flugi de areo al areo (tri specioj de vespertoj (kiropteroj) el la familio de Mystacinidae, unu el kiuj estis formortinta), tiuj kiuj povis atingi ilin per naĝado kaj resti sur la strandoj (ekzemple marleonoj) aŭ tiuj kiuj vivis en la akvoj proksimaj al la insuloj (ekzemple balenoj); la ekologia rolo ludita de mamuloj en la plej multaj partoj de la mondo estis ludita per birdoj en Nov-Zelando, kaj iom pli malgranda mezuro per insektoj.

La nefluganta kiviobirdo estas unu el la naciaj simboloj de Nov-Zelando kaj unu el la birdoj plej rilataj al ĝi.
La keo estas la nurunua papago en la mondo kiu vivas en glaciregionoj kaj la nurunua kiu regule manĝas viandon.
La Nov-Zelanda marleono (Phocarctos hookeri) estas ununura specio en la genro Phocarctos en la familio de Otariedoj. Ĝi troviĝas nur ĉirkaŭ la marbordo de Nov-Zelando.
Tuataro, foje priskribita kiel "viva fosilio"
Hochstetter's Frog without Moss.jpg
Rano de Hochstetter (Leiopelma hochstetteri)
Diverseco de maraj moluskoj ĉe Akaroa Plaĝo, Nov-Zelando

Tiu unika ekosistemo kaŭzis la evoluon de granda nombro da neflugantaj birdoj, kiel ekzemple la Kivio (Apteryx), la dinornitoj, la Kakapo (Strigops habroptilus), kaj la Takaheo (Porphyrio hochstetteri). Pro la "manko" de predantoj, multaj bestoj pasigis la plej grandan parton de sia tempo surgrunde, eĉ la vespertoj. En Nov-Zelando ekzistas ankaŭ proksimume 60 specioj de lacertoj (30 el kiuj estas gekoj kaj giboj (Skinkedoj)) kaj kvar Anuroj specioj, ĉiuj raraj kaj en danĝero de formorto. Krome, balenoj de diversaj specioj estas foje observitaj sur la marbordoj de Nov-Zelando kaj en ĝiaj akvoj.

En la Nov-Zelanda areo, ekzistas du el la plej malnovaj reptiliaj specioj en la mondo, nomitaj sphenodon punctathoes (nomita en la maoria: tuatra) kaj sphenodon guntheri. Tiuj specioj estas endemiaj al la Nov-Zelanda regiono, kaj estas rilataj al serio de kiuj ĉiuj aliaj specioj estas formortintaj, la rhynchocephalia. La aĝo de ambaŭ specioj de sphenodon estas taksita je 250 milionoj da jaroj kaj ili estas difinitaj kiel vivantaj fosilioj. Efektive ili datas de antaŭ ĉiuj dinosaŭroj.

La origino de kelkaj el la bestoj de Nov-Zelando estas en la najbaraj regionoj - Aŭstralio kaj Sud-Orienta Azio: ili alvenis en Nov-Zelando per naĝadoflugado, kaj tie, en la unika medio kun preskaŭ neniuj predantoj, la procezo de evolucio dum milionoj da jaroj ŝanĝiĝis ilia korpostrukturo kaj konduto tiel ke ili pli taŭgas al sia nova medio. Tiel, ekzemple, la kakapo perdis sian kapablon flugi kaj ĝiaj korpodimensioj pliiĝis. Simile al la aŭstralia faŭno, ankaŭ en la nov-zelanda faŭno la plej multaj el la bestoj estas endemiaj al la nov-zelandaj insuloj: 70% de la terbirdoj kaj akvobirdoj; ĉiuj vespertoj (du specioj nuntempe); ĉiuj amfibioj; ĉiuj reptilioj; kaj 90% de la dolĉakvaj fiŝoj.

Invadintaj specioj redakti

La unuaj homoj kiuj alvenis al Nov-Zelando estis la maorioj. Ili alvenis tra la insuloj de la Pacifika Oceano, kaj kunportis la polinezian raton Kioreo (Rattus exulans; "Kyora") kaj la malsovaĝan hundon. Poste la eŭropanoj alportis porkojn, katojn, ermenojn, erinacojn, kampmusojn, valabiojn, furojn, ĉevalojn, bovinojn, kaprojn, lamojn, ŝafojn, alpakojn kaj aliajn hundojn kaj ratojn. Ĉio el tiuj, la plej granda parto de kiuj estis invadaj specioj, ĝenis la ekologian ekvilibron de la nov-zelanda faŭno, kaj kondukis multajn speciojn al la rando de formorto. Kuskusoj [1] Phalangeridae (Phalangeriformes, "didelfoj"; malsama al didelfedoj) estis alportita de najbara Aŭstralio por la peltindustrio, kaj aldone cervedoj (de la specio timora cervo (Rusa timorensis), kanada cervo, ruĝa cervo akvocervo, blankvosta cervo kaj la makula cervo) kaj montokaproj, (ĉamo kaj hemitrago) el Eŭropo kaj Azio por ĉasado kaj distraj celoj. Tiuj bestoj invadis la arbarojn kaj arbaretojn kiuj estis vivejo por multaj birdoj kaj grave difektis ilin [2].

En la lastaj jaroj, multaj sukcesaj klopodoj estis faritaj por forigi la ratojn, furojn, ermenojn kaj brosvostajn didelfojn (vulpoposumojn) trovitajn en multaj naturaj areoj kaj insuloj de Nov-Zelando, kaj ĉe la grandaj kaj la ĉe malgrandaj, en provo restarigi la ekologian ekosistemon tie proksime al ĝia originala formo kaj tiel redukti la damaĝon kaŭzita de la invada specio alportita de la homo. Ekzemple, proksimume 30 tunoj da morta kuskusoj estis forigitaj de Kapiti insulo. En la sama maniero, klopodoj estas faritaj por kontroli kaj malplenigi la populacion de enpenetraj specioj en difinitaj teraj areoj. En pli progresinta stadio oni planas tute forigi la predantojn el certaj regionoj kaj areoj kaj bari ilin, tiel kreante ekologiajn insulojn, kie la lokaj bestoj povas sendanĝere reproduktiĝi. Ekzemplo de la apliko de ĉi tiu paŝo estas la Karori Wildlife Sanctuary en la urbo Velingtono.

Nov-Zelando ankaŭ estas hejmo al multaj fiŝoj, kaj estas konata kiel la hejmo de la tielnomata delfeno de Wilson, bunta lagenorinĥo, rara specio de delfeno.

En Esperanto aperis redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Birdoj de Nov-Zelando
  • Papilioj de Nov-Zelando
  • Kraboj de Nov-Zelando
  • Ranoj de Nov-Zelando
  • Gekoj de Nov-Zelando
  • Mamuloj de Nov-Zelando
  • Ne-maraj kaj maraj moluskoj de Nov-Zelando
  • Rampuloj de Nov-Zelando
  • Araneoj de Nov-Zelando
  • Bastonaj insektoj de Nov-Zelando
  • Bruteca bonfaro en Nov-Zelando
  • Biodiverseco de Nov-Zelando
  • Invadaj specioj en Nov-Zelando
  • Flora de Nov-Zelando
  • Faŭno de Aŭstralio

Referencoj redakti

  1. "Rat remains help date New Zealand's colonisation". New Scientist. la 4an de June 2008.
  2. T. T. Veblen and G. H. Stewart (1982). "The effects of introduced wild animals on New Zealand forests". Annals of the Association of American Geographers, Vol. 72, No. 3, pp. 372 397.

Por plia legado redakti

  • Abourachid, A., Castro, I., & Provini, P. (2019). How to walk carrying a huge egg? Trade-offs between locomotion and reproduction explain the special pelvis and leg anatomy in kiwi (Aves; Apteryx spp.). Journal of Anatomy, 235(6), 1045–1056. https://doi.org/10.1111/JOA.13072
  • Campbell, D. R., Bischoff, M., Lord, J. M., & Robertson, A. W. (2010). Flower color influences insect visitation in alpine New Zealand. Ecology, 91(9), 2638–2649. https://doi.org/10.1890/09-0941.1
  • DOC. (n.d.-a). Kākāpō: New Zealand native land birds. Retrieved March 4, 2023, de https://www.doc.govt.nz/nature/native-animals/birds/birds-a-z/kakapo/
  • DOC. (n.d.-b). Takahē: NZ native land birds. Retrieved March 4, 2023, de https://www.doc.govt.nz/nature/native-animals/birds/birds-a-z/takahe/
  • Griffin, M. J., Trewick, S. A., Wehi, P. M., & Morgan-Richards, M. (2011). Exploring the concept of niche convergence in a land without rodents: the case of weta as small mammals. Zealand Journal of Ecology, 35(3), 302–307.
  • Worthy, T. H., Tennyson, A. J. D., Archer, M., Musser, A. M., Hand, S. J., Jones, C., Douglas, B. J., McNamara, J. A., & Beck, R. M. D. (2006). Miocene mammal reveals a Mesozoic ghost lineage on insular New Zealand, southwest Pacific. Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America, 103(51), 19419. https://doi.org/10.1073/PNAS.0605684103

Eksteraj ligiloj redakti