Feijoada [fejĵoada] ("fazeolumo", "brazila fazeolaĵo") estas portugala kaj brazila nacia plado.

Feijoada

Oni disputas pri ĝia origino. Plejparto diras ke estas kreaĵo de sklavoj. En senzala (sklavdomo, sklavejo) ili uzis forĵetaĵojn de la porkaĵo, pecetojn, kiujn senjoroj malestimis. Aliaj homoj kredas ke ĝi originis el disvolviĝo de portugalaj pladoj, de portugalaj regionoj Estremadura, Alto Douro kaj Trás-os-Montes, kie oni miksas fazeolojn, kolbasojn, orelojn kaj piedojn de porko. Fine, estas tiuj, kiuj diras, ke la fazeolaĵo estas simpla adaptaĵo de la franca plado kasuleto.

Feijoada ne estas simple plado, ĝenerale oni manĝas ĝin en tre ĝoja tagmanĝa bankedo, plej ofte sabate. Kutime oni manĝas fejĵoadon en brazilaj restoracioj dum grupo da muzikistoj ludas la nacian muzikon, la sambon.

Recepto redakti

Ingrediencoj

1/2 taso da oleo
1 granda ajlo
1 cepo tranĉita je pecoj
3 sekaj folioj de laŭro
300g da seka bovviando
300g da fumaĵita lango de porko
300g da fumaĵita ripo de porko
300g da fumaĵita vosto de porko
300g da seka kolbaso paio (pron.: paju)
300g da fumaĵita orelo de porko
300g da dorsa lado de porko
1/2 kg de nigra (nepre) fazeolo antaŭkuirita, sed ankoraŭ iom malmola.

Kiel fari

Unue oni kuiras la nigran fazeolon kun frita cepo kaj ajlo. En alia kaserolo, oni kuiras la viandojn kun la sekaj folioj de laŭro. Kiam ili estas preskaŭ kuiritaj oni kunigas la fazeolon kaj la viandojn en unu kaserolo aŭ poto (prefere el argilo) kaj fine kuiras ilin kune ĝis la fazeolo restis mola.

Estas pli bone se la fejĵoada restas 12 horojn en glaciŝranko kaj estas re-varmita en lenta forno antaŭ la tagmanĝo.

Akompanaj pladoj redakti

Oni devas nepre akompani feijoada per kasavo, oranĝo, fritita brasiko en strietoj, blanka rizo kaj caipirinha.