Ferenc Papcsák
Ferenc Papcsák [papĉAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Papcsák Ferenc estas hungara advokato, parlamenta deputito, urbestro.
Ferenc Papcsák | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de februaro 1966 (58-jaraĝa) en Nyíregyháza |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Könyves Kálmán High School • Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | politikisto • advokato |
Ferenc Papcsák[1] naskiĝis la 19-an de februaro 1966 en Nyíregyháza.
Biografio redakti
Ferenc Papcsák pasigis sian infanaĝon en Demecser. Li finis industrian faklernejon pri kemiaĵoj kaj drogproduktado en 1983, poste li laboris en uzino pri medikamentoj en Budapeŝto ĝis 1987. Intertempe li maturiĝis en gimnazio en 1986, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1993. Post la diplomo li estis advokato-kandidato tri jarojn, poste li malfermis propran atelieron. En 1997 li membriĝis en Fidesz. Inter 2002–2006 kaj 2010–2018 li estis parlamentano, inter 2010-2014 li estis ankaŭ urbestro de Zugló. Kelkaj skandaloj akompanis lian politikan karieron. Li ricevis premion en 2012. Lia edzino naskis 2 gefilojn.