Festuko

(Alidirektita el Festuca)

Festuko[1] (latine Festuca) estas vegetala genro el Pooideae. La specioj estas plurjaraj herboj kun plataj aŭ enenvolviĝintaj folioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Festuca
Festuca ovina
Festuca ovina
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Trakeofitoj Tracheobionta
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Komelinedoj Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Pooideoj Pooideae
Tribo: Poeoj Poeae
Subtribo: Loliinae
Festuca
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Festukoj havas florarojn kiel paniklojn, esceptokaze la paniklo estas spikoforma. Pluraj specioj prezentas paniklojn kun ĝemelaj neegalaj branĉetoj. La spiketo enhavas plurajn florojn. Glumoj estas pli mallongaj ol la spiketo. La fina floro estas sterila. La aliaj floroj estas duseksaj kun 3 stamenoj, 2 lodikloj kaj unu ovario kun du finaj plumaj stigmoj (ĉe la bromusoj, la stigmoj estas subfinaj). La glumoj estas karenaj. La eksteraj glumoj estas pli mallongaj ol la internaj. La eksteraj paleoj havas rondigan dorson (ĉe la pooj, la dorso esta karena). Kiam la eksteraj paleoj havas aristojn, ili situas fine aŭ malofte subfine. La festukoj havas membranajn ligulojn kelkfoje ege malvastajn. Kelkaj specioj havas ankaŭ Aŭriklojn. La semo enhavas bastoneton.

Uzo redakti

Festukoj estas uzataj kiel furaĝo (ekzemple Festuca rubra) aŭ por herbotapiŝo (ekzemple Festuca rubra).

Ĉefaj specioj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti