La fiŝlagoj Csaj [ĉaj] estas komence natura, poste artefarita lagaro en Hungario, kiu servas ne nur produktadon de fiŝoj, sed ankaŭ naturprotekta areo kaj signifa "hotelo" de birdoj. La lagoj troviĝas ĉe Csanytelek, sed ĝi etendiĝas al Tömörkény kaj Baks. La Tiso proksime fluas.

Fervojeto ĉe la lago

Historio redakti

Dum la historio salaj lagoj estiĝis kaj inter 1964-1971 kolĥozo de Tömörkény el tio kreis artefaritajn fiŝlagojn. Oni konstruis ankaŭ etŝpuran relon 15 km longajn por liverado. En kelkaj lagoj ĉesis la fisbredado en la 1990-aj jaroj kaj en 1998 la nova zorganto estis nacia parko Kiskunság. En 2018 preskaŭ ĉiujn fiŝlagojn aĉetis la nacia parko, tamen iomete oni bredadis plu fiŝojn. Iam elvidejo konstruiĝis por observi la birdojn. Oni komputis 269 birdospecojn.

 
Rojo inter Tiso kaj Fiŝlagoj Csaj

Priskribo redakti

Laŭ la digoj kanoj kreskas, sed ofte estas ankaŭ kaninsuloj. Ankaŭ la tifeoj oftas. En la lagoj oni bredadis precipe karpojn. Dum la frua vintro la akvo estas forfluita, poste facile la fiŝoj estas kolekteblaj. En la restinta koto la birdoj riĉe trovas artropodojn, amfibiojn, vermojn.

La plej oftaj birdoj de la fiŝlagoj estas ĉiuspecaj Ardeedoj, Nigrakapa mevo, Ridmevo kaj Knaranaso.

Fontoj redakti

Video redakti