Ĝermolisto de katalunaj esperantistoj

(Alidirektita el Filiberto Garcia Hurtado)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A redakti

Enrique Aguadé Parés redakti

Enrique Aguadé Parés (mortis 1968) estis esperantisto ekde la 1910-a jardeko. Li estis prezidanto de Kataluna Esperanto-Federacio.

Antonio Alberca redakti

Antonio ALBERCA (Jirafo) estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis perkutilojn.

Josep Alberich i Jofré redakti

Josep ALBERICH i JOFRÉ (naskiĝis en 1904, mortis la 9-an de aprilo 1995 en Barcelono). Antaŭ la militaj jaroj li aktivis kiel Esperanto-instruisto kaj sekretario de Kataluna Esperantista Federacio. Post la milito li kunfondis la societon Stelo de Paco kaj dum 14 jaroj estis fakdelegito pri komerco. Li havis plurajn fratojn esperantistojn.

Josep Aldeguer Jaen redakti

Josep Aldeguer Jaen (naskiĝis 1924?; mortis 1964), instruisto, estis esperantisto en Barcelono dum la dua duono de 20-a jarcento.

Juan Aulina Saurina redakti

Juan Aulina Saurina (naskiĝis la 10-an de aprilo 1887) estis esperantisto en Banyoles. Li esperantistiĝis en la jaro 1909 okaze de la 5.a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Barcelona. Li estis fondinto de la tiam a grupo “Esperanto-Amikaro".

B redakti

Carles Badia i Bosc redakti

Carles BADIA i BOSC estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis basgitaron.

Isaac Barrera i Vila redakti

Isaac BARRERA i VILA (Fosi) estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Ekde pluraj jaroj li estas membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludas kontrabason.

Mateo Borrás Martínez redakti

Mateo Borrás Martínez, kuracisto, (naskiĝis 1925?; mortis 1960) estis esperantisto en Barcelono dum la dua duono de 20-a jarcento. Li estis membro de «Instituto de Esperanto», de Barcelona.

Lluís Bosch redakti

Lluís BOSCH estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis perkutilojn.

C redakti

Ramón Calvo Lamadrid redakti

Ramón B. Calvo Lamadrid (naskiĝis 1905?; mortis la 13-an de decembro 1964) estis esperantisto en Las Palmas dum la 20-a jarcento.

Francisco Barcelo Caimari redakti

Francisco BARCELO CAIMARI (barselo kajmari), hispano, advokato, urbkonsilanto, sekretario de komerca ĉambro. Naskiĝis en la 14-a de novembro 1884 en Palma de Majorko, Balearoj. Politikisto, dum kelka tempo urbestro de Palma. Estrarano de la Esperantista Klubo Palma.

José Canaleta redakti

José Canaleta (mortis 1970) estis esperantisto en Santa Coloma de Farners.

Josep Cervelló i Garí redakti

Josep CERVELLÓ i GARÍ (naskiĝis 1924 - mortis decembre 1992 en la katalunia Terrassa, Hispanio) estis UEA-fakdelegito pri kolektado.

Bernardo Coll Barrios redakti

Bernardo Coll Barrios (mortis 1970) estis esperantisto en la Balearoj.

Joan Comellas redakti

Pastro Joan Comellas Sch. P. (naskiĝis 1877; mortis la 12-an de marto 1969) estis esperantisto en Moya.

Antoni Criach i Valls redakti

Antoni Criach i Valls (naskiĝis 1898 en Castellar del Vallés) bakisto, estis esperantisto en Katalunio, li estis edzo de Antonia Galvany. Li memlernis legi kaj skribi kaj ekis laboradon 9-jaraĝe. Li esperantiĝis en 1922 en Tarrasa per memlernado, post li translokiĝis al Sabadell. En 1971 li translokiĝis al Barcelono.

D redakti

Josep Maria Dalmau redakti

Josep Maria Dalmau estis kataluna esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko

 
 Tre bela gvidlibreto, bone redaktita kaj riĉe ilustrita. Krom la teksto ĝi enhavas 44 anoncopaĝojn pri la loka komerco. 
— Belga Esperantisto n087 (maj 1922)

Gemma Armadans i Gil redakti

Gemma ARMADANS i GIL (Barcelono, 3-an de julio 1966) estas kataluna esperantisto. Ŝi estis prezidanto de Kataluna Esperanto-Junularo kaj estrarano de Kataluna Esperanto-Asocio. Ŝi estas fratino de Jordi Armadans i Gil kaj filino de Lluís Armadans i Marfà.

E redakti

Domingo Escapa redakti

Domingo Escapa Escardivol (naskiĝis 1924? - mortis la 18-an de aprilo 1956) estis kataluna esperantisto en Sabadell dum la mezo de 20-a jarcento. Li gvidis esperantajn kursojn kaj skribis propagandajn artikolojn en la gazeto "Diario de Sabadell". Li estis estrarano de la Esperanta Sekcio de la Kooperativo «La Sabadellense»

G redakti

Filiberto Garcia Hurtado redakti

Filiberto Garcia Hurtado, poŝtoficisto, (mortis la 15-an de februaro 1963) estis esperantisto en Barcelono dum la 20-a jarcento.

Vicente Marin Gil redakti

Vicente Marin Gil (mortis la 20an de majo 1965) estis esperantisto en Barcelono. Li esperantistiĝis en la jaro 1919, kaj gvidis diversajn kursojn en la grupo Nova Sento.

Manuel Gil redakti

Manuel Gil (mortis 1953) estis kataluna esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento, fondinto de la iama societo Nova Sento en Barcelono.

Enric Gili Montañer redakti

Enric Gili Montañer (mortis maje 1969) estis esperantisto en Barcelono ekde 1909. Li estis fondinto de grupo Nova Sento.

Francisco Gotsens redakti

Francisco Gotsens (mortis 1971) estis esperantisto en Sabadell.

H redakti

Joaquín Hutessá Costajussá redakti

Joaquín Hutessá Costajussá (naskiĝis 1888?, mortis la 11-an de februaro 1972) estis esperantisto en Sabadell, prezidinto de la iama societo “Aplech Esperanta Grupo”.

I redakti

Juan Ibera Vinyals redakti

Juan Ibera Vinyals (naskiĝis 1919?; mortis la 13-an de septembro 1971), fervojisto, estis esperantisto en en San Adrián del Besós.

L redakti

Daniel Lloréns Sastre redakti

Daniel Lloréns Sastre (naskiĝis 1899 en Forma, mortis 1966), ankaŭ nomata Llorens kaj Llorén, kuracisto, li estis kataluna esperantisto ekde 1908. Dum la somero 1909 post la kvina Kongreso okazinta en Barcelono, li havis la okazon saluti Zamenhofon en Valencio.

Roberto López redakti

Roberto LÓPEZ estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis perkutilojn.

M redakti

Vicente Manzano-Arrondo redakti

Vicente MANZANO-ARRONDO estas esperantisto, laŭ la stato de 2023 vivanta en la urbo Vic, Katalunio, kiu interalie enhave kontribuis al la 77-a Hispana Kongreso de Esperanto en 2018 kaj al la UK 2023 en Torino.[1] Li doktoriĝis pri psikologio kaj pri ekonomiko ĉe la Universitato de Sevilo, kaj pri edukado ĉe la Universitato de Valadolido. Vicente Manzano-Arrondo estas aktivulo en pluraj Esperantaj organizoj, kaj partoprenas en la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano.

Sciencaj kontribuoj (interalie)

Carmen Maymí Guillamet redakti

Carmen Maymí Guillamet (mortis la 25-an de julio 1973) estis esperantistino en Ĝirono, kie ŝi aktivis en la Grupo "Gerona Espero", estante unu el la kunlaborantoj en la entrepreno, Gastigo de Aŭstriaj Infanoj en Hispanujo; ŝi apartenis al la Organiza Komitato de la I9.a Kongreso de Esperanto organizita de la [[Kataluna Esperanto-Federacio]] en Gerona, en la jaro 1921. Ŝi estis fratino de Dores Maymí Vualart.

Eusebio Maynar i Dupla redakti

Eusebio Maynar i Dupla estis esperantisto en Hispanio meze de 20-a jarcento. D-ro J. Maynar Dupla, dekano de la Kemia Fakultato en la universitato de La Laguna, Kanario, iniciatis E-kurson en la nomita universitato. Sed la oficiala studenta gazeto „Arriba Espana“ aperigis mensogojn kaj kalumniojn kontraŭ la esperantistoj kaj la rektoro de la universitato, katolika pastro, pro tio ĉesigis la E-kurson. D-ro Maynar Dupla kritikis tiun decidon kaj pro tio la rektoro proponis al la hispana ministro de publika instruado, ke li eksigu d-ron Maynar el lia posteno kiel dekano, ĉar la rektoro ne volis toleri, ke subulo ne akceptu lian verdikton sen protesto. La ministro fakte akceptis la proponon kaj eksigis d-ron Maynar la 31. 12. 1948 pro defendo de Esperanto [2]

Jaime Mayólas Santigosa redakti

Jaime Mayólas Santigosa (mortis la 19-an de oktobro 1967) estis esperantisto en Barcelono.

Jaime Miró Giné redakti

Jaime Miró Giné (naskiĝis 1894?), fervojsto, estis esperntisto en Katalunio dum la 20-a jarcento. Li memlernis Esperanton en 1912. La ricevo — en la jaro 1926 — de la jugoslava revuo «Fervojisto» instigis lin kontakti kun la hispana peranto de la menciita revuo. Sekve de tio, aperis la Hispana Ligo de Esperantistaj Fervojistoj, kies ĉefdelegito por Katalunio li estis.

Martin Buscató Gebrat redakti

Martin Buscató Gebrat (mortis 1973) estis unu el la plej elstaraj aktivuloj de la Esperanto-movado en Barcelona, kie multajn kursojn li gvidis. Dum sia ĉeesto en Buenos Aires (Argentino), li starigis kurson de Esperanto en "Kataluna Grupo", kaj en la unua tempo de sia esperantistiĝo li fondis Esperanto-Grupon en Rosas.

N redakti

Pau de Nut redakti

Pau de NUT estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Li estas okaza kunlaboranto de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludas violonĉelon.

O redakti

Núria Ollé redakti

Núria OLLÉ estas kataluna esperantistino kaj muzikistino. Dum pluraj jaroj ŝi estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj kontribuis kiel kantistino.

Santiago Ortega Barbera redakti

Santiago Ortega Barbera (mortis 1972) estis esperantisto en Maono.

P redakti

Manuel Palet Beltrán redakti

Manuel Palet Beltrán (naskiĝis 1904?; mortis 1971) estis esperantisto en Sabadell.

Jozefo Pascual Camarasa redakti

Jozefo Pascual Camarasa (naskiĝis 1911? ;mortis la 24-an de marto 1964) estis esperantisto en Vic dum la 20-a jarcento.

Eusebio Pons redakti

Eusebio Pons (naskiĝis 1905?; mortis la 5-a de novembro 1961?) estis kataluna esperantisto en la 20-a jarcento.

R redakti

Blai Royo Monte redakti

Blai Royo Monte (naskiĝis 1884?,mortis la 29an de julio 1963), bopatro de Vicente Hernández Llusera estis esperantisto en Katalunio dum la 20-a jarcento.

S redakti

Teresa Sala de Bometón redakti

Teresa Sala de Bometón (mortis la 20-a de decembro 1966) estis kataluna esperantisto en Sabadell.

José Saladrigas Escofet redakti

José Saladrigas Escofet (naskiĝis 1903?; mortis la 7-an de septembro 1972), fervojisto, estis esperantisto en Badalona.

Enric Sarradell i Pascual redakti

 

Enric Sarradell i Pascual (naskiĝis la 4-an de majo 1893 en Sabadell, mortis la 21-an de februaro 1963 en Manresa) ankaŭ nomata Enrique Sarradel Pascual[3], kiu uzis la pseŭdonimojn Parvissimus kaj Carles de Valrà[4], jurnalisto, estis kataluna esperantisto en la 20-a jarcento. Li, kune kun la forpasintaj Sro. Oriach kaj Dro. Argemi, veturis al Graz, en la jaro 1920a, komisiitaj de la Loka Komitato por gastigo de Aŭstriaj infanoj. Li estis ano de partio Traditionalist Communion[5].

Atanasio Sinvés Ruiz redakti

Pastro Atanasio Sinvés Ruiz (mortis 1970) sacerdoto kaj katedra-profesoro de la Liceo, estis esperantisto en Barcelono.

Mariano Solá redakti

Mariano Solá (naskiĝis 1895; mortis 1969) estis hispana esperantisto ekde 1907 en Tarrasa. Li apartenis al Lingva Komitato kaj redaktis la revuon Kataluna Esperantisto.

T redakti

Miguel Tarragó redakti

Miguel Tarragó (mortis en 1972) estis esperantisto en Almatret.

Ramon Torres-Carreres redakti

Dro. Ramon Torres-Carreres (naskiĝis 1879?; mortis la 4an de Septembro 1951) radiologo, estis kataluna esperantisto en Barcelono dum la unua duono de 20-a jarcento.

U redakti

Nicomedes Ullar redakti

Nicomedes Ullar (mortis 1968) estis esperantisto en San Feliu de Codines. Li edziĝis kun Maria Lenker.

V redakti

Francesc Vilá Costa redakti

Francesc Vilá Costa (mortis 1969) estis kataluna esperantisto. Li verkis poemojn en Esperanto.

Referencoj redakti