Finow-kanalo

(Alidirektita el Finowkanal)

La Finow-kanalo - germane Finowkanal, prononco [FI:no:ka:na:l] - estas la plej malnova kanalo en Germanio, kiu ankoraŭ funkcias. La kanalo estas 32 kilometrojn longa kaj iras de Zerpenschleuse okcidente ĝis post la Schiffshebewerk Niederfinow oriente. Ĝi sekvas la valon de la rivero Finow kiu iras orienten al Odro kaj pasas la urbon Eberswalde.

kanalo Finowkanal

Ambaŭfklanke konektiĝas la Oder-Havel-Kanal, kiu estis konstruita pli malfrue kaj vojas malmultajn kilometrojn pli norde.

La kluzoj redakti

 
kluzo Drahthammer

La diferenco de alteco estas 36 metroj kaj necesas 12 kluzoj:

La kluzo Eberswalde estas la plej malnova funkcianta kluzo en la regiono kaj ekzistas ekde 1932.

Historio redakti

 
"La laminejo apud Finowkanal", pentraĵo de Carl Blechen, ĉirkaŭ 1830

La unua Finowkanal estis konstruita inter 1605 kaj 1620. Ĝi estis la unua artefarita ligo inter du germanaj riverosistemoj Havel kaj Odro. Dum la tridekjara milito la kanalo estis detruita kaj poste forgesita.

 
tiri ŝipojn per ĉevaloj (haŭlado)

Laŭ ordono de la prusia reĝo Frederiko la 2-a la kanalo estis rekonstruita. Ĝi ebligis la funkcion de metalurgia industrio kaj oni nomis la valeton de la rivero Finow "brandenburgia Wuppertal". La dek kluzoj troviĝis proksimume en la loko de tiuj de la unua kanalo. La larĝeco estis adaptita al la larĝeco de la kutimaj ŝipoj (26,67 m longa, 3,11 m larĝa) kaj estis rondaj. La kanalo ekfunciis la 16-a de junio 1746 post konstrutempo de tri jaroj.

De 1747 ĝis 1753 okazis etendiĝo en orientan direkton kaj oni konstruis sep pliajn retenejojn. En la 19-a jarcento la kreskanta trafiko postulis pli grandajn kluzojn. Inter 1841 kaj 1850 mezume 14.000 ŝipoj jare pasis la kanalon kaj ekde 1845 oni eĉ laboris nokte. En 1874 estis konstruitaj paralelaj duaj kluzoj ĉe ĉiu retenejo. En 1928 oni replenigis ĉiam la plej malnovajn ĉambrojn, kiu tial ne plu estas videblaj. Nur en la kluzo Eberswalde la pli malnova ĉambro estis en pli bona stato. Tial ĝi iĝis historia monumento.

La tiel nomata Finowmaß kun longeco de 40,2 m kaj larĝeco de 4,60 m kaj profundeco de 1,40 m iĝis normo por la ŝipkonstruado en Germanio, komparebla al péniche en Francio. La kluzoj estis konstruitaj tiele, ke ĉiam du ŝipoj povis uzi ilin. Tipe estas la translokitaj pordoj.

Ĝis la mezo de la 19-a jarcento la ŝipoj moviĝis per veloj aŭ estis tirataj de homoj, kaj malofte de ĉevaloj. En aprilo 1856 la unuan fojon vaporŝipo pasis la kanalon, sed regula trafiko per vaporŝipo ekestis 1863. La pinto de la trafiko estis en la jaroj 1888 ĝis 1900. Tial la prusa registaro decidis konstrui pli grandan kanalon (tiam nomata Großschifffahrtsweg Berlin - Stettin, "granda akvovojo Berlino-Stettin"), la nunan Odro-Havel-kanalon, kiu ekfunkciis en la jaro 1914. Ĝi estas de de la kluzo Lehnitz ĝis la ŝiplifto Niederfinow sen pliaj kluzoj.

Fine de la Dua Mondmilito la germana armeo mem detruis preskaŭ ĉiujn kluzojn kaj pontojn kaj tial ne estis trafiko ĝis 1952. En 1962 estis 10 000 tunoj da kargo jare, sed en 1972 la trafiko komplete ĉesis. La kialo estas la eksplodo en la urba gasofarejo de Eberswalde, kiu poste fermiĝis. La altransporto de karbo estis la lasta grava tasko de la kanalo.

 
nederlandeca levebla kanala ponto en Niederfinow

Malgraŭ la fakto, ke la kluzoj Eberswalde kaj Wolfswinkel estis teknika monumento, la kanalo estas en katastrofa stato pro manko de zorgago kaj malpurigita akvo.

En 1993 oni rekonis la turisman voloron de la kanalo kaj kolektis subskribojn por la rekonstruon. La "Förderverein für den historischen Finowkanal" (fondita 1994) sukcesis, ke la registraro decidis rekonstrui la kanalon.

La eksa haŭlada vojo iĝis bicikla vojo.

La kanalo estas uzebla por ŝportaj kaj pasaĝeraj boatoj. Tamen pro la rekonstruo de kluzoj ne eblas trapasi komplete.

Literaturo redakti

  • Rudolf Schmidt: Der Finowkanal, Mitteilungen des Heimatkundevereins, 11-a jarkolekto 1938
  • Rudolf Schmidt: Geschichte der Stadt Eberswalde, volumo 1 ĝis 1740, Eberswalde 1939/volumo 2 de 1740 ĝis 1940, Eberswalde 1940, represo Eberswalde 1994
  • Verein für Heimatkunde zu Eberswalde e.V.: Eberswalder Jahrbuch 2004/2005, ISSN 1616-1882
  • Ilona Rohowski: Denkmaltopographie Bundesrepublik Deutschland - Denkmale in Brandenburg - Landkreis Barnim - Stadt Eberswalde
  • Hans-Joachim Uhlemann: Berlin und die märkischen Wasserstraßen, Hamburgo 1994

Eksteraj ligiloj redakti