Fisher-Price estas firmao kiu produktas ludilojn - precipe el plasto - speciale por antaŭlernejaj infanoj de malpli ol 5 jaroj. Historio

Fisher-Price
negocofiliovaromarko vd
Dum 19-a de junio 1930 - nekonata/nuntempe
Jura formo subfirmao de la konzerno Mattel
Fondintoj Herman Fisher • Irving Price • Margaret Evans Price • Helen Schelle vd
Sidejo Nov-Jorkio
Lando Usono
Agokampo ludilo • eduka teknologio • infana seĝo • beboĉaro • alta seĝo
Posedata de Mattel • Quaker Oats Company vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Fisher-Price estis fondita en 1930 kiel filio de la Quaker-firmao ĝis, en 1991, ĝi vendis ĉion rilate al la marko al la konzerno Mattel, la plej granda ludilproduktanto en la mondo.

La kompanio, jam filio de Mattel, komencis prezenti infanajn versiojn de la plej sukcesaj ludiloj de ĉi tiu kompanio. Krome, ĝi ankaŭ estis licence ekproduktis ludilajn karakterojn apartenantaj al Pixar, The Walt Disney Company kaj ties branĉo LucasFilm, inter aliaj. Ludiloj

Fisher-Price-ludiloj estas klasifikitaj laŭ la aĝoj de la fina konsumanto:

  • 0 ĝis 5 jaroj: La ludiloj por antaŭlerneja aĝo povas esti pupoj, muzikiloj, diversaj aparatoj por lerni malsamajn aferojn kiel literojn, ciferojn aŭ bestojn, kaj ankaŭ dormhelpilojn (mobiloj, plenigitaj bestoj, ktp.).
  • 6 al 11 jaroj: Pli maturaj produktoj permesas la paŝon al la superheroaj agofiguroj kaj similaj ludiloj, kiujn la kerna konzerno Mattel produktas. Ĉiukaze, ĉi tiuj prezentas versiojn, kiuj estas pli infanecaj, rezistemaj kaj sekuraj.

Eksteraj ligiloj redakti