Forel-sur-Lucens

komunumo de Svislando

Forel-sur-Lucens estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 161 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Forel-sur-Lucens
Blazono de Forel-sur-Lucens
Blazono de Forel-sur-Lucens
Blazono de Forel-sur-Lucens
Forel-sur-Lucens
Forel-sur-Lucens
Forel-sur-Lucens
Ortschaft • former municipality of Switzerland
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 553028 / 175298 (mapo)46.7272222222226.8241666666667Koordinatoj: 46° 44′ N, 6° 49′ O; CH1903: 553028 / 175298 (mapo)
Nombro de loĝantoj 161
Areo 2,83 km²
Alteco 672 m super marnivelo
Poŝtkodo 1526
Komunumkodo 5672
Mapo de Forel-sur-Lucens
Mapo de Forel-sur-Lucens
Mapo de Forel-sur-Lucens
vdr

Geografio redakti

La komunumo Forel-sur-Lucens situas en la Vaŭda Mezlando sur montetoj inter la ebenjaxo de la rivero Brojo en sudoriento kaj la rivero Menthue en nordokcidento. La komunumo konsistas el la du partoj Forel-Dessous (sur alteco de 672 m s.m.) kaj Forel-Dessus (sur alteco de 700 m s.m.) kaj divesaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,83 km², de kiuj 18,6% estas kovritaj de arbaro, 75,8% servas por agrikulturo kaj 5,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Forel-sur-Lucens limas en nordo al Cheiry (FR), en nordoriento al Surpierre (FR), en oriento al Cremin, en sudsudoriento al Lucens en sudo al Oulens-sur-Lucens, en sudokcidento al Villars-le-Comte, kaj en nordokcidento al Prévondavaux (FR).

Trafiko redakti

Forel-sur-Lucens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas flanka konekta vojo inter Combremont-le-Petit kaj Lucens, kaj alia vojeto konkudas al Villars-le-Comte. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 18 kilometrojn norde de la komunumo apud Estavayer-le-Lac. En Forel-Dessous estas haltejo de la buslinio de Moudon al Lucens, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 1200 kiel Forest. Dum mezepoko Forel estis malgranda senjorujo, kiu dependis de Savojo. Post la konkero de Vaŭdo fare de Berno, Forel apartenis al la Voktejo Moudon kaj estis administraciita de vokto kaj komunuma asembleo. Kun la Distrikto Moudon ĝi en la jaro 2006 surbaze de la administracia reformo de Kantono Vaŭdo estis integrita al la nova Distrikto Brojo-Vully.[3]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Forel

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti