Francisco Gózon
Francisco Gózon, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gózon Francisco estas venezuela, parte hungara kameraisto, filmisto, altlerneja instruisto kun forta socia engaĝiĝo kaj ampleksa sperto pri sociaj kaj homaj rajtoj, precipe pri la rajtoj de etnaj minoritatoj. Lia familia nomvarianto estis Grósz [grOs].
Francisco Gózon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 15-an de aprilo 1964 en Baruta (Venezuelo) |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | ĉefkameraisto • filmreĝisoro • reĝisoro • scenaristo |
Francisco Gózon[1][2] naskiĝis la 15-an de aprilo 1964 en Baruta (Venezuelo).
Biografio redakti
Francisco Gózon inter 1981-1985 organizis universitatajn filmklubojn kaj partoprenis en politikaj, sociaj kaj homrajtaj organizaĵoj en Venezuelo. Li studis inter 1983-1985 en grafika altlernejo en Karakaso (laŭ alia fonto en en:Simón Bolívar University (Venezuela)), poste li akiris kameraistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1989. Post la diplomo liaj fotitaj filmoj ricevis festivalajn premiojn. En 1997 li revenis al Venezuelo kaj kreis propran filmoproduktejon kun socia profilo. Inter 2002 kaj 2008 li instruis en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Intertempe li alterne pasigis tempojn en Venezuelo kaj Hungario (ofte en Zebegény), eĉ ankaŭ kelkajn jarojn en Hispanio. Lia filo naskiĝis en Hungario. Li ricevis filmajn premiojn inter 1991-1997.
Liaj filmoj kiel kameraisto (elekto) redakti
- Álombalzsam (1988)
- Szamba (1996)
- El tinte de La Fama (2008)
- Anyám és más futóbolondok a családból (2015)
- Kék róka (televida filmo, 2022)
Liaj scenarlibroj (elekto) redakti
- Ég veled! (2005) - ankaŭ kameraisto
- Kaland (2011)
Liaj reĝisoraĵoj redakti
- Női uszoda (mallonga filmo, 1987)
- Rudolfió (1989)
Lia filma produktaĵo redakti
- Eleven liget (mallonga filmo, 2020)
Liaj filmoj kiel filmomuntisto redakti
- I Miss Mum (mallonga filmo, 2016)
- A leghidegebb éjszaka (televida filmo, 2000)
Liaj disĉiploj redakti
Fontoj redakti
- anglalingva biografio kun foto
- svedlingva biografio[rompita ligilo]
- filmoj
- [1]