Francisco Suárez
hispana jezuito, filozofo, kaj teologo
Francisco SUÁREZ de Toledo Vázquez de Utiel y González de la Torre, konita kiel Doktoro Eximius (Granado, 5an de januaro 1548 - Lisbono, 25an de septembro 1617), estis teologo, filozofo kaj juristo, hispana jezuito. Unu el la ĉefaj figuroj de la movado de la Skolo de Salamanko, estis konsiderita unu el la plej gravaj skolastikuloj.
Francisco Suárez | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 5-an de januaro 1548 en Granado | |
Morto | 25-an de septembro 1617 (69-jaraĝa) en Lisbono | |
Religio | katolikismo vd | |
Lingvoj | hispana • latina vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Alma mater | Universitato de Salamanko vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo • filozofo • juristo • universitata instruisto • katolika sacerdoto vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lian laboron oni konsideras infleksa punkto en la historio de la Dua skolastikismo, kiu markas la transiron de la Renesanco al la moderna filozofio. Laŭ Christopher Shields kaj Daniel Schwartz, "figuroj tiel malsamaj inter si en la loko, la tempo kaj la filozofia orientiĝo kiel Leibniz, Grotio, Pufendorf, Schopenhauer kaj Heidegger trovis kialojn por citi lin kiel fonto de inspiro kaj influo".