Frandovínez [frandoBInez] estas loĝloko kaj municipo en la centrokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.

Frandovínez
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09230
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 98  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 19′ N, 3° 50′ U (mapo)42.309166666667-3.8380555555556Koordinatoj: 42° 19′ N, 3° 50′ U (mapo) [+]
Alto 830 m [+]
Areo 9 km² ( 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Frandovínez (Provinco Burgoso)
Frandovínez (Provinco Burgoso)
DEC
Frandovínez
Frandovínez
Situo de Frandovínez
Frandovínez (Hispanio)
Frandovínez (Hispanio)
DEC
Frandovínez
Frandovínez
Situo de Frandovínez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Frandovínez [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 8,58 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 97 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 17 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la Aŭtovojo de Kastilio A-62 ĉe la km 16. La teritorio estas trafluata de la rivero Arlanzón kaj de ĝia alfluanto Úrbel. La municipa teritorio limas kun Rabé de las Calzadas, Comunidad de Tardajos y Las Quintanillas, Estépar, Buniel kaj Cavia.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Mikaelo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti