Gábor ALBERT, laŭ hungarlingve kutima nomordo Albert Gábor estas hungara verkisto, tradukisto, bibliotekisto.

Gábor Albert
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1929 (1929-10-30)
en Egyházasharaszti
Morto 8-an de decembro 2017 (2017-12-08) (88-jaraĝa)
en Budakeszi
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Zsuzsa Albert vd
Profesio
Okupo verkistobibliotekistotradukistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gábor Albert [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1929 en Egyházasharaszti.

Biografio redakti

Gábor Albert frekventis mezlernejojn en Kőszeg kaj Pécs, poste universitatojn en Pécs kaj Budapeŝto. Li akiris diplomon en 1955. Post lernado li laboris en Tutlanda Biblioteko Széchényi, poste inter 1964-1990 en muzika instituto de Hungara Scienca Akademio. Ekde 1988 li ankaŭ partoprenis en agado de protestanta societo. En la 1990-aj jaroj li redaktis gazeton, li kontribuis en revuoj. Li tradukis dramojn, kiuj estis prezentitaj en Hungara Radio.

Li edziĝis en 1954 baldaŭe havanta 2 gefilojn. Li ricevis premion Kossuth en 2015, pli frue inter 1986 kaj 2013 7 aliajn premiojn.

Elektitaj verkoj redakti

  • Albérleti szobák (1966) - noveloj
  • Kagylóhéjban (1974) - romano
  • Hol vannak azok az oszlopok? (1985, 1999) - romano
  • A cet gyomrában (2003) - romano
  • A földieper levelei alatt (2010) - eseoj

Fontoj redakti