Gábor Dömsödi
hungara prezentisto, urbestro
Gábor Dömsödi [domŝodi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Dömsödi Gábor estas hungara entreprenisto, televida ĵurnalisto, urbestro.
Gábor Dömsödi | |
---|---|
Gábor Dömsödi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aŭgusto 1957 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • ekonomikisto • urbestro |
Gábor Dömsödi[1][2] naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1957 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Gábor Dömsödi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Universitato Károly Marx. Jam dum la studentaj jaroj li laboris en firmao, sed en 1981 kun kelkaj kolegoj ili fondis propran firmaeton, eĉ li akiris ankaŭ ĵurnalistan diplomon. Inter 1983-1986 li laboris en la Hungara Radio, poste en Hungara Televizio kaj ankaŭ aliaj televidoj kiel raportisto aŭ prezentisto. Inter 2014-2018 li estis urbestro de Pásztó. Lia edzino naskis 2 gefilojn en 1987 kaj 1992.
Elektitaj programoj redakti
- Híradó
- Autó2
- Napközi
- Telemázli
- Főtér
Vidu, aŭdu ankaŭ redakti
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM118812 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://port.hu/adatlap/szemely/domsodi-gabor/person-203366 prezentista paĝo