Géza Boncz
Géza Boncz [bonc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boncz Géza estis hungara humuristo.
Géza Boncz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Boncz Géza |
Naskiĝo | la 20-an de oktobro 1944 en Nagybánya (Hungara reĝlando) |
Morto | la 21-an de oktobro 2000 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | SZTE Gyakorló Gimnázium és Általános Iskola |
Okupo | |
Okupo | komikisto • verkisto |
Géza Boncz [1] Arkivigite je 2016-04-11 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 20-an de oktobro 1944 en Nagybánya (nuntempa Baia Mare en Rumanio), li mortis la 21-an de oktobro 2000 en Budapeŝto.
Biografio redakti
La familio Boncz estis translokigita al Szeged en 1945. La juna Géza post lernado iĝis komercisto en 1961. Libertempe li aliĝis al orkestro, ili atingis la unuan lokon en ŝlagrofestivalo en 1967. Boncz okupiĝis pri la kantotekstoj. En 1970 li akiris abiturienton, poste li gvidis universitatan klubon. Post 4 jaroj li atingis la trian lokon en humura konkurso de la Hungara Radio, poste liaj humuraĵoj estis konstante aŭdeblaj en la Radio. En 1975 li translokiĝis al Budapeŝto, post 5 jaroj li edziĝis, en la sekvaj jaroj li jam havis 2 filojn. Ekde 1983 li ankaŭ estis membro de orkestro, kiu prezentis muzikajn parodiojn. En la sekvaj jaroj li havis sukcesojn kaj en la Radio, kaj en pluraj orkestroj. Li ricevis memorringon en 1994, poste kelkajn aliajn premietojn.
Liaj libroj redakti
- Az őrület határa (1999) - kolektitaj humuraĵoj
- Fogjuk a hasunkat. Jókedvű szakácskönyv (2000) - gaja kuirlibro
Memorigiloj redakti
- memortabulo en Szeged (2006)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2007-12-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto